
Albumo ref.: VKBA045
Bita albumo 11 titoloj - 35:34 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj
Kukoj kun fromaĝ' - ĴeLe – Ŝwedt (Germanio)
Albumo produktita de ĴeLe © 2017 / Bita eldono kaj distribuado de Vinilkosmo © 2023
PLENA ALBUMO MP3 - 10 €
Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG, FLAC , aŭ Justa Elsendfluo (ABONKLUBO)..
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.
Oficiala apero de la bit-albumo la 24an de oktobro 2023
La 4a albumo Kukoj kun fromaĝ' de ĴeLe enhavas lirikajn kaj belajn ukrainajn popolkantojn en Esperanto (Nokto stelplena, Flugis la kukolo, Vekis min jam la koko), dancigajn kantojn (Verda folieto, Oj, nigrohara, nigra), ŝercajn kantojn (La puto profunda, Kukoj kun fromaĝ’, Vi trompis min, Grizaj kolombetoj), ukrainan jul-kanton (Bonvesperon al vi), kvodlibeton el 13 instrumentaj kantoj Ho, Ukrainio, kun kanta enkonduko pri malfacila sorto de la devenlando de Lena, Ukrainio.
Ho,Ukrainio,lando fiera.
Ho,Ukrainio,ne perdu esperon.
Por la libereco luktas vi sange.
Por la nova vojo benu ni la landon.
Voku ni la homojn de la tutmondo.
Voku ni la homojn al la granda rondo.
Sonu la tamburoj,dancu ni pasie!
Sonu melodioj el Ukrainio!
En tiu ĉi albumo ĴeLe estas:
Tekstoj kaj muziko: tradiciaj ukrainaj
Traduko-adaptoj: Lena Wilke Krom: "Verda folieto": Petro Ŝtabaljuk, "Kukoj kun fromaĝ'": Andreo Rogov kaj lasta strofo Elena Wilke, Bonvesperon al vi": ne konata adaptisto Ho, Ukrainio", teksto: Elena Wilke
Ĵenja : kantado, violono, akustika gitaro, ukulelo
Lena : kantado, piano, akustika gitaro, basdrumo, blovharmoniko
Tom Schmeichel: trumpeto, kantado
Mike Hesche: basgitaro
Registrado kaj miksado en studio de la Muzika Arto-Lernejo de Schwedt (Germanio)
Soninĝeniero : Mike Hesche
Muzikproduktisto : Dieter Wilke
Foto por la kovrilo : ĵeLe
Kovril grafikaĵo : Dieter Wilke
4- Kukoj kun fromaĝ'
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :