
Albumo ref.: VKBA039
Bita albumo 15 titoloj - 44:20 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj
Tra la sonĝoj - ĴeLe – Ŝwedt (Germanio)
Albumo produktita de ĴeLe © 2010 / Bita eldono kaj distribuado de Vinilkosmo © 2023
PLENA ALBUMO MP3 - 10 €
Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG, FLAC , aŭ Justa Elsendfluo (ABONKLUBO).
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.
Apero de la bit-albumo la 24an de februaro 2023
Post 25 jaroj en Esperantujo…
Lena ŝatas kanti la kantojn de multaj esperanto-geamikoj, kaj ankaŭ siajn proprajn, novajn kaj malnovajn. Ankaŭ ŝia filino Ĵenja estas muzikistino, kaj antaŭ ŝia studado ili registris tiun ĉi unuan albumon per familiaj rimedoj helpe de la edzo kaj patro Dieter Wilke.
Tra la sonĝoj estas la unua albumo de ĴeLe prezentante proprajn kantojn de juneco ("Dank’ al vi", "Vento vaganta", "Pri maro" , "Kvodlibeto"), kantojn de geamikoj ("Karteta dometo", "La malĝojo tristas sole", "La urbo" el Latvio), novkomponitajn ("Tra la sonĝoj", "Suna floro", "Romanco"), ukrainan popolkanton memtradukitan "Du kverkoj", kaj kanton de la germana muzikgrupo Karussell kun teksto de Lena.
En tiu ĉi albumo ĴeLe estas:
Ĵenja: kantado, violono, gitaro, metalofono
Lena: kantado, piano, gitaro, perkutiloj, kazuo, blovklavaro
Registrado kaj miksado en Studio de la Muzika Artlernejo de Schwedt (Germanio)
Soninĝeniero: Mike Hesche
Muzikproduktisto: Dieter Wilke
Foto kaj kovrilgrafikaĵo: Dieter Wilke
1- Tra la sonĝoj
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :