KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Albumeto ref.: VKBA034-082
Bita albumeto 6 titoloj - 23:07 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj

Veko - BaRok-Projekto – Catalão (Brazilo)

Bita albumeto kunproduktita de Rafael Milhomem/Muniz/Vinilkosmo © 2022

PLENA ALBUMETO MP3 - 6 € bouton caddie rouge

 Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG, FLAC , aŭ  Justa Elsendfluo (ABONKLUBO)..
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.


Apero de la bita 6 titola albumeto la 7an de januaro 2022


 

Veko estas pli matura kaj kohera laboro, kaj muzike kaj lirike, kie la grupo montras sian intimecon kun la muzikstilo kaj virtuozecon de siaj komponaĵoj. La tradicia miksaĵo de Folklora kaj Potenca Metalo kun klasika muziko estas pli riĉa kaj peza en ilia nova eldono Veko. La sociaj kritikoj kiuj estis prezentitaj en la antaŭa albumeto nun atingas novan nivelon, pripensante la tradiciojn de la indiĝenaj popoloj kaj la rolon kiun iliaj batalantoj ludas por la supervivo de sia kulturo meze de teknologia progreso kaj la invado de sia teritorio.

En ĉi tiu nova laboro (Veko), la bando enprofundiĝas en ĉi tiun kaosan scenaron kie Brazilo estas la rezulto de la invado kiu komenciĝis en 1500 kaj kiu detruis la teron kaj malpliigis la originajn loĝantarojn de la Tero de la Palmoj (Pindoramo – el la Tupia lingvo, la unua nomo de Brazilo).

Kial ne?” pripensas la antaŭjuĝan vidpunkton kiun ni havas pri indiĝenaj popoloj, kaj la juĝo kiun ni faras kiam oni vidas ke ankaŭ ĉi tiuj homoj ĝuas la teknologion kaj servojn kiujn proponas la kapitalisma sistemo, kaj igas nin pensi pri tio kio kunigas popolon kaj kreas kulturon. Laŭ la gitaristo kaj kantisto Rafael Milhomem: “... La identigo de individuo kun sia kulturo iras preter kuiraj aŭ vestaj kutimoj, ĝi estas en lia historio, en tio kio estas transdonita de lia familio, en liaj elektoj. Se mi manĝas ekzemple suŝion, mi ne fariĝas japano. Ne pro tio ke homo naskiĝas en indiĝena vilaĝo, ke li ne havas la samajn rajtojn kiel aliaj; ne pro tio ke li uzas poŝtelefonon, ke li haltigas esti indiĝena, ĉu vi komprenas?

Hejmo” estas reinterpreto de la verko de poetistino Marjorie Boulton, kaj Milhomem pripensas la detruon kiun milito povas kaŭzi, ne nur en materioj, sed ankaŭ en la falĉitaj vivoj, en interrompitaj sonĝoj, kaj en la tuta stulteco kiun la homoj estas kapablaj teni por iom pli da profito.

Estas popola diraĵo kiu diras, ke en Brazilo ĉiuj havas indiĝenan sangon, iuj en la vejnoj, aliaj sur la manoj. “Hibrida Batalanto” parolas pri junulo kiu aŭdas la praulan vokon de sia popolo aŭdinte la kanton “Praula Forto”, kaj malkovras ke lia sango estas duone indiĝena kaj duone blankula.Ĉi tiu malkovro igas lin pripensi la landon en kiu ni vivas, kaj elekti batali por la rajtoj de la senpriveligiuloj.

Pindoramo estis invadita” estis inspirita de la dokumenta filmo Guerras do Brasil.DOC. En la vortoj de gitaristo kaj kantisto Muniz: “Kiam mi aŭdis Ailton Krenak raporti la plej malnovan militon en Brazilo, mi komprenis kiel nia sistemo trompas nin kaj kreas senton ke Brazilo estis koloniigita kaj ne ŝtelita de la originaj popoloj. La tuta sango kiu estis verŝita sur ĉi tiun teron makulas nian historion, nian pasintecon; ni ne kapablas vivi en harmonio kun la tero, kun aliaj vivantaj estaĵoj kaj des malpli kun aliaj homoj. Ĉio ĉi tre malĝojigas min. Sed la originaj popoloj ankoraŭ rezistas, kaj ĉi tiu milito estas ankoraŭ malproksima de la fino, ni ankoraŭ havas ŝancon fari ion alian.

BaRok-Projekto en ĉi tiu albumo estas:
Muniz: voĉo, tenoro, elektra gitaro, basgitaro, programita drumo, programita orkestro.
Rafael Milhomem: guturala voĉo, baso, elektra gitaro, programita orkestro, programita drumo.

Miksado: Muniz
Mastrigado: Triboulet (Studio de la Trappe) en Donneville, Okcitanio/Francio


Produktado: Milhomem kaj Muniz
Teksta revizianto: Rikardo Cash
kovrilbildo: Carlos Fides (Artside Digital Studio)

5- Veko

6,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP