
Unuopaĵo ref.: VKBA032-081
Bita unuopaĵo 1 titola - 03:35 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj
Hibrida batalanto - BaRok-Projekto – Catalão (Brazilo)
Bita unuopaĵo kunproduktita de Muniz/Rafael Milhomem/Vinilkosmo © 2021
Unuopaĵo MP3 - 1 €
Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG, FLAC , aŭ Justa Elsendfluo (ABONKLUBO).
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.
Apero de la bita 1 titola unuopaĵo Hibrida batalanto la 28an de septembro 2021
Aŭdinte la kanton “Praula Forto”, iu junulo sentas vekiĝon de sia konscienco. Laŭ liaj vizioj, liaj prauloj rakontas al li ke li havas hibridan sangon, el kaj siaj blankaj parencoj kaj siaj indiĝenaj prapatroj. La verda flanko, la flanko de la arbaro, kriis pli laŭte, do li komencas la lukton por la indiĝenaj rajtoj!
“La Indiĝenaj popoloj estas la originaj popoloj de Brazilo. La lando ja apartenas al ili, ili jam loĝadis tie antaŭ la invado. Politikaj projektoj celas limigi iliajn rajtojn pli kaj pli, do mi sentis min devigita verki ion pri ĉi tiu temo. Estas populara diraĵo kiu diras "en Brazilo ĉiuj havas indiĝenan sangon ĉu en siaj vejnoj ĉu sur siaj manoj", rakontas Rafael Milhomem.”
BaRok-Projekto en ĉi tiu unuopaĵo estas:
Muniz: voĉo, tenoro, elektra gitaro, basgitaro, programita drumo
Rafael Milhomem: guturala voĉo, elektra gitaro, programita orkestro
Miksado: Muniz
Mastrigado: Triboulet (Studio de la Trappe) en Donneville, Okcitanio/Francio
Produktado: Milhomem kaj Muniz
Teksta revizianto: Rikardo Cash
Foto: Antônio Reis
Kovrilbildo: Junior Lima
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :