KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Albumeto ref.: VKBA029-080
Bita albumeto 6 titoloj - 20:48 mn + 4 Kromtrakoj instrumentaj,
disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj

Kvin Jarcentoj - BaRok-Projekto – Catalão (Brazilo)

Bita albumeto kunproduktita de Muniz/Rafael Milhomem/Vinilkosmo © 2021

PLENA ALBUMETO MP3 - 6 € bouton caddie rouge

 Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG, FLAC , aŭ  Justa Elsendfluo (ABONKLUBO).
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.


Apero de la Bita 6 titola albumeto la 26an de Majo 2021

 

BaRok-Projekto denove surprizas vin per pasiigaj kantoj. En sia nova albumeto Kvin Jarcentoj, ili prezentas diversigitajn muzikaĵojn kiuj kondukas nian animon al foraj lokoj; dum ĉi tiu vojaĝo ni eliris la koron de la amazona arbaro kaj invadis la landan parlamenton.

La aktualeco de la traktitaj temoj estas ekscitaj, kaj sentigas al ni koleron, malĝojon, malemon, sed ankaŭ feliĉon, unuecon, kaj forton.

Kvin Jarcentoj estas la plej freŝa muziklaboro de la brazila metalbando. Ĝi markas novan fazon pli pezan kaj folkmetalan kun la voĉoj de Muniz kaj Milhomem. La tekstoj ankoraŭ traktas pri indiĝena kulturo; sed nun, ne pri tupia mitologio, sed pri nunaj temoj rilate al la unuaj loĝantoj de Brazilo, la politiko kaj la sociaj rilatoj de la indiĝenoj en la nuna tempo.

La albumeto estis produktita de Milhomem kaj Muniz (kiu ankaŭ miksis). La mastrigado estis farita de Triboulet en Studio de la Trappe.

Por tiu ĉi nova albumeto, la bando kalkulis je la specialaj partoprenoj de: Kimera, Fred Mika, Linda Le Nepveu, kaj Zdravka Bojĉeva.

La albumeto konsistas el ses titoloj, kaj ankaŭ disponeblas la karaokeoj aparte (nur ĉe Vinilkosmo).

La unua trako, Praulan Forton, temas pri la veka alvoko kiun iuj ricevas por ekvekiĝi de profunda socia letargio, kaj ekbatali kontraŭ la malegalecoj, neglektoj, k.t.p. La praulaj eĥoj nun trafas nin por vekiĝi kaj lukti.

La dua trako temas pri Sola hirund', ĝi pritraktas la momentojn de subpremo kaj neglekto fare de la aŭtoritatoj, kiujn ni vivas meze de la pandemio. Dum pripensado pri la muziko, Muniz diras: “Niaj sociaj problemoj intensiĝis dum ĉi tiu pandemia periodo; la grandega malegaleco kiu ekzistas en nia lando kreskis absurde. La momentoj de malĝojo, neglekto, krueleco, misuzo, kaj ĉiaj aĉaĵoj kiuj okazis, lasis min ege kortuŝita; kaj kiam Milhomem komentis la ĝeneralan koncepton de la nova kanto, surbaze de la diraĵo ‘sola hirundo ne faras someron’, li diris : “ĝi inspiris min verki ĉi tiun tekston.” Milhomem rakontas, ke “ĉi tiu vidpunkto pli socia kaj politika ĉeestos kun pli granda intenseco en la nunaj verkoj de la grupo, traktante kompreneble la temojn jam prilaboritajn de ni. Ĉi tio estas nova fazo por la bando”.

La tria trako estas Kaŝiri'. Ni ne vivas nur de malfeliĉoj kaj malfacileco. Oni fakte havas kelkajn feliĉajn momentojn, kaj kiam tio okazas, ni festas per kaŝirio, la dia drinkaĵo kiu malgrandigas niajn angorojn kaj estas “farita el manioko fare de la virinoj”.

En la kvara trako ni havas Jen, la faman kanton verkitan de Ale Kosabela, kaj en tiu ĉi albumo ĝi fariĝis pli vigla kaj rapida. Ĝi temas pri la maloj. Vastigante la esencon de tiu ĉi kanto, ni kredas ke oni devas alproksimiĝi de homoj kiuj valorigas la vivon kaj kiuj kontraŭas ajnan rasismon, antaŭjuĝojn, maljustecon, k.t.p. Resume, akvo kaj oleo ne miksiĝas.

La kvina trako estas Kvin Jarcentoj. La teksto rilatas al la daŭrigo de la lukto de la indiĝenaj popoloj, ĉi-okaze, la brazilaj indiĝenoj kiu jam daŭras pli ol kvin jarcentojn. Nun estas horo por vekiĝi, por okupi la parlamenton, kaj montri ne la fortojn de la sagoj sed la forton de niaj plumingoj, de niaj artoj; tiel oni skribos novan historion en la historiajn librojn.

La sesa trako estas por vi kiu ŝatas kanti. Ni regalas vin per tiu karaokea trako de la muzikaĵo Jen. Kantu kaj marku nin en niaj sociaj retejoj! Kiu kantas, fortimigas siajn problemojn, do eku!

La belega arta kovrilo estis farita de la lerta dezajnisto Carlos Fides (Artside), kiu jam kreis artaĵojn por eminentaj bandoj kiel ekzemple: Evergrey, Kamelot, Edu Falaschi, Narnia, Almah, Vitalism, k.t.p.

BaRok-Projekto en ĉi tiu albumo estas:
Muniz – voĉo, tenoro, elektra gitaro, basgitaro, programita orkestro, programita drumo, tekstoj
Rafael Milhomem – guturala voĉo, baso, elektra gitaro, basgitaro, bekfluto, frapinstrumentoj, tekstoj

Gastoj:
Kimera – voĉo en la titolo Sola hirund'
Fred Mika – drumo en la titolo Sola hirund'
Linda Le Nepveu – aldo en la titolo Kvin Jarcentoj
Zdravka Bojĉeva – soprano en la titolo Kvin Jarcentoj

Mastrigado: Triboulet (Studio de la Trappe) en Donneville, Okcitanio/Francio
Miksado: Muniz

Produktado: Milhomem kaj Muniz
Teksta revizianto: Rikardo Cash
kovrilbildo: Carlos Barbosa (Artside)


3- Kvin Jarcentoj

6,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP