KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Albumo ref.: VKKD130-066
albumo 11 titoloj – 53:43 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj
Sovaĝa animo - BaRok-Projekto – Catalão (Goias, Brazilo)
Kunproduktita de Marco Aquilino/BaRok-Projekto/Vinilkosmo © 2016

KD-ALBUMO, inkluzive sendokostoj - 19,50 € bouton caddie rouge

PLENA ALBUMO MP3 - 10 € bouton caddie rouge

 Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
KD (fizika), OGG , FLAC , aŭ  Justa Elsendfluo (ABONKLUBO)
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.


Apero de la Bita albumo la 13an de Julio 2016
Apero de la fizika KD albumo la 26an de Septembro en Brazilo kaj ĉi tie mem !


La albumo Sovaĝa animo (2016) alvokas la diojn de la brazila tupia mitologio en ia sona rito, kaj ofertas fortajn ripetfrazojn, potencan voĉon, pezan muzikon, kaj allogajn tekstojn.
Produktita de la sperta Marco Aquilino kaj mastrigita en Francio de Triboulet en Studio de la Trappe, ĉi tiu koncepta albumo reflektas la prapatrecon de la muzikistoj kaj prezentas parton de la grandega brazila panteono.

Por ĉi tiu nova laboro la bando invitis specialajn gastojn: Marlon Baco de la bando Volúpia di Baco kiu partoprenis en la trako "Reĝino de la nokto"; tenoro Wesley Sousa en koralo de "Tauba kaj Kerana"; Miguel Brasil klavaristo en la trakoj "Kaapora" kaj "Droniga pasio"; Rikardo Cash la rakontanto de "Antaŭparolo de prapatra kaciko".

La arta kovrilo kaj la libreto estis faritaj de la talentoplenaj manoj de Carlos Fides (Artside, kiu jam kreis artaĵojn por la bandoj Edu Falaschi, Evergrey, Narnia, Oficina G3, ktp.).

En Sovaĝa animo, BaRok-Projekto montras al la mondo kion ili faras plej bone: pezajn kaj elegantajn muzikverkojn kun iom da klasika kaj folklora muziko en mirinda elmontro. La albumo enhavas 11 titolojn.

BaRok-Projekto en tiu albumo estas:
Karliene Araújo – voĉo
Rafael Milhomem – elektra gitaro, bekfluto, melodiko (blovklavaro), klavaro, kavakinjo, kaj perkutinstrumentoj
Muniz – akustika kaj elektra gitaroj, klavaro, kaj korusaj-voĉoj
Thiago Alberto – basgitaro
Junior Nieri – drumo

Gastoj:
Marlon Baco – voĉo en la titolo “Reĝino de la nokto
Rikardo Cash – rakontado en la titolo “Antaŭparolo de prapatra kaciko
Marco Aquilino – gitar-soloo en la titolo “Tauba kaj Kerana
Wesley Souza – tenoro kaj baso en la titolo “Tauba kaj Kerana
Miguel Brasil – klavaro en la titoloj “Droniga pasio” kaj “Kaapora

Mastrigado: Triboulet (Studio de la Trappe) en Donneville, Okcitanio / Francio
Registrado kaj miksado: Marco Aquilino (MStúdio) en Brazilo
Teksta revizianto: Rikardo Cash
Foto: Helton Rocha
kovrilbildo kaj kompostado: Carlos Barbosa (Artside)

2- Sovaĝa animo

19,50 €
KD Albumo 11 titoloj - Aĉeto de la KD, inkluzive sendokostoj
10,00 €
10,00 €
Plena albumo 11 titoloj OGG - elŝutado de ZIP-dosiero OGG
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP