De kelkaj semajnoj BaRok-Projekto preparas muzikvideon por anonci la baldaŭan aperon de nova albumeto kiu titoliĝos KVIN JARCENTOJ
Rafel Milhomen gitarludante
Jen ĉi sube kelkaj fotoj kaj prezent-video pri la kulisoj dum la finpreparoj kaj miks-laboro de la kanto " Sola hirund' ", el la baldaŭ aperonta albumeto.
Gastmuzikisto, Fred Mika la fama drumisto de la rokbando Sunroad
Muniz ĉe basgitaro

La muzikvideo " Sola hirund' " aperos la 5an de Marto 2021 kiel anonco de la alveno de la albumeto.
La miksado kaj mastrigado de la kanto okazis en Studio de La Trappe / Vinilkosmo fare de Triboulet.
Parolas Rafael Milhomem kaj Kimera , Sonmastrumas Triboulet. Video realigita de Vinilkosmo la 21an /02/2021
La gastkantistino Kimera dum registrado de la kanto " Sola Hirund' " en sia hejmstudio (en Milano, Italio) 
La artista paĝo de la bando BaRok-Projekto kun la eldonitaj albumoj disponeblaj: