KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

EUROKKA

  • P1160557crpcr2
    KiKi(Christine Vidotto - 07/11/1960 – 01/04/2021)

    Kun tre granda ĉagreno,  aflikto kaj tristeco ni anoncas la forpason de nia kara amikino  Christine Vidotto,  (konata ankaŭ  kiel KiKi) estraranino de EUROKKA (kasistino).

    Ŝi forpasis subite kaj neatendite hieraŭ en la mateno (1an de aprilo 2021).

    Ŝi  estis  tre homeca, gaja kaj  humura  persono kaj tre aktiva  esperantistino..
    Mi instruis esperanton al ŝi (kune kun JoMo) en Tuluzo  ekde 1988. Ŝi rapide envolviĝis  en agadon por esperanto per  la starigo,  gvidado kaj plenumado kun Jean Garcia kaj mi (Flo) de la tuluza radio-programo « Esperanto-Magazino de Tuluzo » ĉe Radio FMR unue  ekde 1988 kaj sekve pli poste ankaŭ  ĉe Radio Canal Sud (Suda  Kanalo). IMG 0004r2
                                                                                                 KiKi dum la  radio-elsendo "Esperanto-Magazino de Tuluzo" en Canal Sud.

    Kiki ankaŭ aktive kunlaboris en la organizado de la arta programo en la teamo de EUROKKA por UK en Montpellier en 1998.
    Ankaŭ ŝi estis unu el la ĉefaj pilieroj de la organizado de la kultura Arta Festivalo de Esperanto (KAFE) okazinta en Tuluzo en la jaro 2000.

    Dum longaj jaroj ankaŭ  ŝi aktivis en la estraro de EKC  (Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo). Kiki ankaŭ estis aktorino  en la Tuluza Teatro-Trupo  (TTT) kaj ludis  plurajn teatraĵojn kun  Arno Lagrange,   Samia Harir, Flavie Audibert, ge-Martinez, Rikardo Cash, ktp…)  kaj teatrumis en  diversaj kulturaj aranĝoj du pluraj jaroj en  katalunio, Francio, KEF en Helsinko, UK en Estonio, Arkones en Poznano, Franc-Germana Eŭropa kongreso en Germanio, ktp..

    TTTr
    Ĉ
    i tie estas prezento de TTT kaj de la teatraĵo "La familia etoso" : 
    http://esperanto.toulouse.free.fr/TeatroTrupoTuluzo/FamiliaEtoso.php

     

    PICT8580r
    Vojaĝo al KEF  kun Samja kaj Kiki por la TTT

     

     Intervjuo  de Kiki kaj JoMo  pri la okcitana lingvo regata de ambaŭ,  fare de Farri (Kis-TV)

     

    Prezento de la estraro de EUROKKA  (kun Kiki)

    Por ni ĉiuj  estas  granda perdo  de tre proksima amikino precipe por  la EUROKKA kaj VINILKOSMO-teamanoj. 
    Ni volas honorigi ŝin rememorigante plej gajajn kaj  kulturajn aventurojn  kune travivitajn en  tiuj   pli ol 30 jaroj da amikeco kaj kunlaborado…

    Kiki por ĉiam  estos vi en niaj koroj .. ni  amas vin …

    Flo !
    (Floréal Martorell)

    Nome de la EUROKKA kaj VINILKOSMO-teamo

  • Koncertoj programitaj dum la 2a Virtuala Kongreso de UEA en julio 2021 partnere kun EUROKKA/ Vinilkosmo

     

    Koncerto de Moses Byamungu el DR Kongo 

     

    Inaŭgura Koncerto: Sepa kun Asorti el Litovio

     

    Koncerto de Martakaj JoMo el Tuluzo (Okcitnio) el kantoj de MAYOMAel DR Kongo

     Malkovru la albumeton MArta kaj JOMo kantas MAYOMA-n ĉe:
    https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/mayoma-155.html

     

    koncerteto " Nova Kanto"el albumeto Repe, ritme, sonede TONE el Brazilo

     Malkovru la albumeton Repe, ritme, sonede TONEĉe:
    https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/tone-136.html

     

    Koncerto de Kajto (Ankie kaj Nanne) el Frislando (Nederlando)

     

    Malkovru la albumojn de Kajto ĉe:
    https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kajto-115.html

     

    koncerteto de Kim Ribeiro kaj Flavio Fonseca  el Brazilo

     

     

    Koncerto de TIM  el  Kolombio/Berlino

     

    Malkovru la albumeton Vanganto de TIM ĉe :
    https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/tim.html

     

    Viva koncerto de BaRok-Projekto (el albumo Kvin jarcentoj)  el Brazilo

     Malkovru la albumojn de BaRok-Projekto ĉe:
    https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto.html

     

     

    Baldaŭ sekvos la koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa el Svedio.

     

    Malkovru la albumojn de Ĵomart kaj Nataŝa ĉe:
    https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/%C4%B5omart-kaj-nata%C5%9Da.html

  • AEA
    Morgaǔ, sabate 9an/01/2021, komenciĝos la komuna virtuala somerkursaro/kongreso de la Aǔstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-Asocioj (9 - 13 januaro 2021). Flo (Floréal Martorell) faros prezenton pri EUROKKA, Vinilkosmo kaj Esperanto-Muziko je la 20a h (tempo de Sidneo) / 10a h (tempo de Parizo)
    Vi trovos la ligilojn sur la programo, apud ĉiu sesio.
    Simple alklaku la butonon “Partopreni” por eniri la virtualan “ĉambron”. Vi povas konsulti la kompletan programon   ĉe tiu ĉi suba ligilo
    Bonvenon !
    Heather, Indrani, Jonathan, Sandor, Terry (AEA-estraro)
    Bradley, Ivan (NZEA-estraro)

    http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ANZEK-2021-08-reg.html#sab


  • De la 1-a de septembro 2019 ĝis la 1-a de oktobro 2019, okazis per Facebook la foto-konkurso Pli blua horizonto, partnere lanĉita de la artisto Kjara, revuo Kontakto kaj la muzikeldonejo Vinilkosmo. La organizantoj elektis la tri plej belajn fotojn por 3 premioj, kaj fine aldoniĝis 4-a premio donacita de la muzika asocio EUROKKA.
     
    La unua premio altribuita al Johannes Genberg estas la KDBlua Horizonto kun speciala dediĉo de KJARA; la dua premio estis altribuita al Françoise Eriksen, unu-jara abono de la revuo Kontakto. La tria premioaltribuita al Maria Teresa Ambrosini, unu-jara abonoal ABONKLUBO donacita de la muzikeldonejo Vinilkosmo, sama premio por la kvara loko, la foto de Juan Garcia del Rio.
     
    La premiitaj fotoj videblas ĉi sube.
     
    La organizantoj ege dankas ĉiujn kontribuintojn kaj varme gratulas la kvar gajnintojn.
     
    1/ La unua premio altribuita al Johannes, unu KD "Blua Horizonto" kun speciala dediĉo de KJARA
    por tiu ĉi foto:
    JOHANNES GENBERG
    Pli blua horizonto (laŭ la sveda aŭtuna naturo).
    Johannes GENBERG
     
     2/ La dua premio altribuita al Françoise, unu jara abono al la Revuo KONTAKTO donacita de KONTAKTO
    por tiu ĉi foto:
     
    FRANCOISE ERIKSEN
    Kiam mi povos atingi ĝin ?
    Françoise ERIKSEN

    3/ La tria premio altribuita al Maria Teresa, unu jara abono al ABONKLUBO donacita de la muzikeldonejo VINILKOSMO
    por tiu ĉi foto:
     
    MARIA TERESA AMBROSINI
    Un orizzonte più blu: in verticale(Pli blua horizonto: vertikale).
    Maria Teresa AMBROSINI.
     
    4/ La kvara premio altribuita al Juan, unu jara abono al ABONKLUBO donacita de la esperanto-muzik-asocio EUROKKA
    por tiu ĉi foto:
     
    JUAN GARCIA DEL RIO
    Mi amegas promeni tra tiu kamparo. Fone aperas mia "blua horizonto".
    Juan GARCIA del RIO

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP