
Oficiala apero la 5an de Novembro ĉe Vinilkosmo de la bita albumo Nenifar' de Gijom' Armide.
Ĝi ankaŭ estas la unua albumo aperinta sub licenco
(Creative Commons) en la eldonejo Vinilkosmo, malfermante tiel la vojon al novaj projektoj sub tiuj tipoj de licencoj.
Gijom' Armide prezentis sian unuan koncerton en Esperantujo en 2009 dum la renkontiĝo/festivalo FESTO en Germanio. Tio estis la komenco de longa serio de koncertoj danke al la notindaj subtenoj de EUROKKA kaj Vinilkosmo, Varsovia Vento, IJF (itala esperantista junularo), kaj aliaj...
En 2011, Gijom' lanĉis amasfinancan kampanjon por registri la albumon Nenifar' kaj li enstudiiĝis en 2012... sekve Gijom' memeldonis ĝin en 2015.
Nenifar' pritraktas sociajn temojn kiel feminismo ("La plej granda"), pluramo ("Amu rin"), nudemo ("Nuda") kaj temojn pli personajn kiel sopiro al forestanto ("Mankas vi"), amrilatoj ("Amo kaj Asfalto", "La postrompiĝa temp' ", "Eĉ se ne amen"…) kaj la terura sento kiun ni ĉiuj spertis kiam malaperis la belegaj harbukloj de amiko ("Viaj bukloj") !!
La bita albumo disponeblas en la muzika platformo Vinilkosmo elŝute ekde nun, la 5a/11/2019 ĉe:(Alklaku la ĉi suban bildon)

Kaj elsendflue ĉe la justa elsenfluejo Muzik-Diverseco (Music Divercities) por la aliĝantoj de la ABONKLUBO:(Alklaku la ĉi suban bildon)

Por aliĝi al la ABONKLUBO alklaku la ĉi suban bildon:

kaj spektu la muzikvideon de la kanto "Nuda":