Montes Insania - Fikcia Erao - (2018) - post nigra metalo
(Originala recenzo el la VK-blogo "Symbol Of Domination"
(https://vk.com/montesinsania?w=wall-85412293_827); traduko fare de V. Koŝ)

Albumo Fikcia Erao
Montes Insania estas dekomence rusa-ukraina projekto aperinta printempe de 2013. En 2018 en la grupo restis unu homo. Dum tiu tempo estis eldonitaj 2 albumoj Song From Behind A Gray Veil, Absurdum kaj albumeto I Am Empty. Post tri jaroj de apero de la lasta plenformata albumo la projekto Montes Insania revenis kun koncepteca post nigra metala albumo en Esperanto.
Eldonita en 2018 Fikcia Erao estas atentoturno al metateksto de ĉiu moderna muziko, al muzika baroko, al Malnova Testamento de la peza muziko – Johann Sebastian Bach.
Tio estas rabia je sia agreso, avangarda kunplekto de ĉiuj stiloj de metalo, akademiaj kaj postakademiaj harmonioj, tio estas sonata komponado, plenplena je eksploda batado, tio estas freneza kantada deklamado kaj terura graŭlado super profundaj partoj de orgeno kaj kordinstrumentoj. Tio ne estas simfonia metalo, sed kontraŭsimfonia, metasimfonia, en kiu simfoniaj partoj estas inversigitaj, ne erodantaj akrajn angulojn, sed male, plenigantaj la komponaĵojn per rigoreco kaj perverseco, kiuj estis konataj nur ĉe aŭroro de la ekzisto de muziko.
Esperanto estis elektita kiel lingvo sen kromnotacioj, sen superfluaj koloroj kiuj asocius al iu historia periodo aŭ kulturo; elektita kiel la plej abstrakta el lingvoj – por rakonti muzikan historion neniel ligitan al la ekzistanta kulturo, ne kunligitan al iu tavolo de la arto, verecan historion pri la realeco kaj ĝia konado; pri iluzioj kaj metafiziko, pri kaoso, vakuo kaj lukto de la homo en la sencela universo - pri lukto, kiu povas esti pravigita nur estetike - per muziko la plej senkompromisa, la plej multtavola, la plej neatendita kaj absurde peza, malhomece malproksima de kategorioj de muziko de feliĉo aŭ sufero, paco aŭ rabieco. Per muziko ekskluzive de estetikaj kategorioj, en kiu beleco kaj kripleco ne estas avara respegulo de la realo, sed memcelo de la arto.
La plej proksimaj muzikaj orientiloj estas Septic Flesh ( https://youtu.be/bzJqA5kL2S4 ), Fleshgod Apocalypse ( https://youtu.be/NYEhQDsOqiU ), Keep Of Kalessin ( https://youtu.be/ouM62lI6ko0 ), Arcturus ( https://youtu.be/pg863NfNkFc ) .
La albumo Fikcia Erao disponeblas ĉe :
La eldonjeo Satanath : http://satanath.com/sodp/item/sodp113
ĉe Bandcamp : https://symbolofdomination.bandcamp.com/album/sodp113-montes-insania-fikcia-erao-2018
Paĝo de la bando ĉe VK - https://vk.com/montesinsania