Agrablan malkovron kaj ĝuon de la bita albumo "Tro" premiere por la jarfinfestoj!
Alejandro Cossavella, pli konata kiel Ale Kosabela, verkis la kantojn de la nova albumo Tro.
Ili estis kantataj kun akompano de gitaro, apud la kampfajro, ĝis kiam Jean-Claude Patalano kaj la bando Vojaĝo akceptis produkti ilin en Francio.
De tiu kunlaboro kun pli larĝa internacia artista partopreno (el Argentino, Brazilo, Francio, Svedio, Kazakstano, Bosnio-Danio) naskiĝis tiu ĉi nova albumo aperonta oficiale la 12an de januaro 2019.
Tamen Vinilkosmo disponigas ĝin premiere por la plej fidelaj subtenantoj kaj muzikŝatantoj antaŭ la jarfinfestoj....
Agrablan malkovron kaj ĝuon de Tro !
Ni ankaŭ profitu la okazon por inviti vin legi la jarfinan Informletero de Vinilkosmo n-ro 44 de decembro 2019 kiun vi povas trovi ĉi tie:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/newsletter-eo/listid-6-newsletter-eo.html