KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Bita eldono de l' albumo TUTE NE GRAVAS de AMPLIFIKI alvenis!

En 1986 venis revolucio en esperantujo kun la unua internacia rokbando kiu kantis  originale en esperanto: AMPLIFIKI kiu tiuepoke  konsistis el anoj  el Svedio, Danio, kaj Francio.

Nun  ĵus aperis la bita eldono de ilia unua albumo, Tute ne gravas kun la sama muziko sed kun  nova son-vesto...

Tute Ne Gravas Amplifiki 500

Malkovru aŭ remalkovru tiun mejloŝtonan verkon de la esperanta muzikkulturo.

La bita albumo aperos oficiale en la muzika platformo de VINILKOSMO la 8-an de oktobro 2018 kaj samtempe en la justa elsendfluejo Divercities Music (MuzikDiverseco, eks-1D tuŝ), alirebla tra la ABONKLUBO https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html.

Ekde nun iru  viziti la artistan paĝon por malkovri la bandon:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/amplifiki.html

kaj la albumpaĝon por malkovri, aŭskulti fragmente la enhavon aŭ akiri la albumon ĉe:


Varbvideoj realigita de Kim J: henriksen

 

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP