Albumo "Flugantaj melodioj" de Rafael Milhomem - Esperanta klasika gitaro kaj kavakinjo

varbilo Flugantaj melodioj

Flugantaj melodioj estas nova esperanta albumo pri klasika gitaro kaj kavakinjo de la brazila artisto Rafael Milhomem .

La bita albumo aperas oficiale en la muzika platformo de Vinilkosmo la 13an de julio 2018 kaj en la justa elsendfluejo Divercities Music (MuzikDiverseco, eks-1D tuŝ) la 18an de julio.

Sed ĝi jam disponeblas por vi  tuj,   ekde nun irante  viziti la artistan paĝon por malkovri la artiston:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/lirika-hhoroj/rafael-milhomem.html

kaj en la albumpaĝon por malkovri kaj aŭskulti fragmente la enhavon de la albumo ĉe:
 

Ankaŭ ni invitas vin spekti la video-prezenton de la albumo fare de Rafael por vi.