Bita reeldono de la albumo « Muzikpluvo » de Akordo
- Publikigita ĵaŭde, 19 Aprilo 2018 17:04
“Muzikpluvo”
ref. VKKD012
Akordo
Akapela koruso
bita albumo 27-titola - 50:00 mn
Apero de la Bita albumo la 20an de aprilo 2018
Muzikpluvo, estas origine kompaktdisko aperinta en 1996 kun kantoj plenumitaj de la esperantista senakompana kantgrupo Akordo el Nederlando. Por ĉi tiu disko Akordo elektis ĉefe la mezepokajn kaj la folklorajn kantojn el sia repertuaro. La disko enhavas pli ol 20 kantojn el diversaj landoj kaj periodoj, inkluzive de unu originale el Esperantujo. Ĉiuj kantoj sur la disko estas en esperanto, ofte kun traduko farita speciale por Akordo. Post longedaŭra elĉerpiĝo, la KD estis reeldonita en 2005 fare de Roel Haveman. Kaj nun en aprilo 2018 Vinilkosmo lanĉas bitan reeldonon de la albumo kun aldono de du kromaj trakoj de kantoj kiuj aperis en aliaj diskoj (‘Venko venko’ aperinta en la KD Vinilkosmo-Kompil’ Vol.2 -1996), kaj ‘La espero’ en KD kun la libro Esperanto - grammatica met oefeningen (1999). Tiu bita reeldono ebligos remalkovron al la publiko kaj al la korusŝatantoj de tiu malnova albumo, Sed kiel bona vino ĝi restas tre ĝuinda!
Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte mendi la KoDiskon kaj elŝuti muzikojn aŭ la bitan albumon laŭ mp3 aŭ aliaj formatoj ĉe la muzika platformo de VINILKOSMO:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/lirika-hhoroj/akordo/1-muzikpluvo.html
por vidi la resuman biografion de la artisto klaku ĉe :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/lirika-hhoroj/akordo.html
Pour aŭskulti la albumon laŭ justa elsendfluo ĉe 1D tuŝ’:
https://music.1dtouch.com/artists/242839
Por aŭskulti la esperantan albumon elsendflue ni rekomendas aboni al la ABONKLUBO por aliri la justan elsenfluejon 1D tuŝ:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html
Disvastigenda informo....!!!
VINILKOSMO *Esperanto-Muzik-Prod.*, FR-31450 Donneville, Francio, Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :