La Kompanoj kantas Brel en esperanto

La Kompanoj Kantas Brel 250

“La Kompanoj kantas Brel en esperanto” 

ref. VKKD133-070

La Kompanoj

 Kanzono

KD 13 titoloj + 16 paĝa libreto kaj bita albumo - 46:26 mn

La Kompanio Duoble Unu, Esperanto Gironde, Vinilkosmo kaj La Kompanoj ĝojas anonci la realigadon de nova muzika albumo:
                                                     
La Kompanoj kantas Brel en Esperanto

Tiu aventuro komenciĝis dum la Satamikara kongreso en 2004 per amika renkonto inter FaMo, kantoverkisto, kantisto/akordionisto, kaj du anoj de la arta kompanio Duoble Unu, Fransŭaz kaj Patrik (ili ofte koncertis dum esperantaj aranĝoj, kaj kantis siajn Esperantajn kanzonojn en la KD Sen lim' ĝis, premiita en la Belarta konkurso 2010). Fulmrapide amikeco naskiĝis kaj sekvis muzika kunlaborado, ĉu por Kompaniaj projektoj ĉu por personaj projektoj de FaMo.

Dum la nacia vespero de la 100a monda kongreso de Esperanto, en Lillo en 2015, la grupo La Kompanoj prezentis kantospektaklon titolitan « Brel Inter la gigantoj » en kiu FaMo kantis 5 kantojn de Jacques Brel, mondfama belga kantisto. Tie naskiĝis la projektoideo. precipe du Kompanoj sekvis FaMon kaj lia akordiono en tiu aventuro : Bernard Legeay (suzafono) kaj Pjer Buvje (voĉo, banĝo, gitaro). Ili, kun Marcelo redoulez kaj kelkaj aliaj tradukistoj, tradukis pliajn kanzonojn de Brel por tuta spektaklo kaj tuta muzikalbumo el Brel-kantoj, tio neniam okazis antaŭe en Esperantujo. Post Lillo la tri Kompanoj plurfoje koncertis dum esperantaj eventoj kun tiu repertuaro kaj plue koncertos en 2018, jaro de la 40a datreveno de la Brel forpaso.

Lastjare FaMo petis helpon de la Kompanio Duoble Unu por produkti la muzikalbumon. Ili ricevis taŭgajn permesojn por 13 kanzonoj, kaj laboris por la surbendigado. Ĝi okazis en la studio de Duoble Unu, mastrumita de Patrik Delabi.

La sukceso de tiu produktado eblis plej grandparte danke al antaŭaĉetoj, donacoj kaj subtenoj ĉefe el la esperanta movado. La distribuadon konsentis prizorgi la eldonejo/distribuejo Vinilkosmo.

La apero okazas la 22a de  marto 2018, ankaŭ  50jara datreveno de  la eventoj de printempo 1968 en Francio


Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte mendi la KoDiskon kaj elŝuti muzikojn aŭ la bitan albumon laŭ mp3 aŭ aliaj formatoj ĉe la muzika platformo
de VINILKOSMO:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/la-kompanoj-119/2-la-kompanoj-kantas-brel-en-esperanto.html

por vidi la resuman biografion de la artisto klaku ĉe :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/la-kompanoj-119.html

Pour aŭskulti la albumon laŭ justa elsendfluo ĉe 1D tuŝ’:
http://music.1dtouch.com/albums/296234

Por aŭskulti  la esperantan albumon elsendflue  ni rekomendas aboni  al la ABONKLUBO por aliri la justan elsenfluejon 1D tuŝ:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html

Disvastigenda informo....!!!

VINILKOSMO *Esperanto-Muzik-Prod.*, FR-31450 Donneville, Francio, Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.