Du jaroj de uzado de 1D Tuŝ; jen la statistikoj

Uzantoj de la ABONKLUBO de Vinilkosmo       
=====

Enketis por vi Ciril' (eldonej-manaĝero de Vinilkosmo ĉe 1D Tuŝ')

 

Unue estas bedaŭrinde konstati ke tro malmultas la uzantoj de 1D Tuŝ':  entute nur 127 uzantoj, eĉ  se finance pli multaj partoprenis. Temas pri nur esperantistoj.
Despli  ke malmultaj uzas ofte tiun muzikan servilon. La kvanto de tiuj kiuj uzas ĝin ĉiutage estas inter 20 kaj 40 homoj po tage. Makgraŭ tiu konstato estas interese havi  tre precizan statistikon pri tiuj uzantoj. La ciferoj montras ke la kvanto de uzantoj stagnas.  Pinto de uzantoj venas kiam  okazas reabonkampanjo  (ĉe la jarfinoj).

1 uzantoj

 

Tamen kreskis averaĝa daŭro de la aŭskultadoj.  Ili pasis de po 3 horoj al po 11 horoj monate.

2 durée

Uzantoj uzas  por pli ol duone windows: 60%, poste venas egale 18% Linux kaj Android (poŝtelefone), laste estas la Mac sistemoj unue Mac OS X: 14% kaj (I-Phone / I-Pad) IOS: 7% 

3 os

 

Kiuj muzikoj estas aŭskultataj ?
=====

Stilo restas sufiĉe klasika por esperantujo:  folko kaj roko.

4 style

 

 

La plej aŭskultitaj albumoj.

6 topalbum

 

Unue venas kompilaĵo de vinilkosmo kiu ekzistas nur rete Esperanto Rock Vol.2, pli ol 10 000 aŭskultadoj ! Certe kovrilo far de foto de Ivo Miesen, multe helpis. Krom la fakto ke estas juna belulino, mi supozas ke fajra ĵonglado intrigas kaj kongruas kun metal-roka etoso. Alia kompilaĵo notinda estas  Afrika Kompilo je pozicio 8.

6 2

Krome pli ol 3000 atingas Martin kaj la Talpoj per Superbazaro (Esperantistoj, ĉu ĉi kvanto estu nia "Ora Disko"?). Notinde la 3 albumoj de LPG estas en la listo de 20 unuaj albumoj, pozicio 5, 7 kaj 14. Nova albumo de Jonny M,   Kreaktiva  estas je 6a pozicio. Ale Kosabela bita albumo Revolucio en Pajlero fine bone funkciis , pozicio 9. Ankaŭ rimarkindas apero de BaRok-Projekto per sia plej freŝa plena albumo Sovaĝa Animo kaj la antaŭa albumeto  Jen Nia-River'. Je lasta pozicio denove Martin kaj la Talpoj sed kun antaŭa albumo  Pli ol nenio  kaj iom antaŭ Zhou-Mack  Mafouila kun Originoj .

 

La plej aŭskultitaj kantoj

5 to20

Ankaŭ miris mi pri ĉi-rezulto sed ĝi kongruas kun la plej aŭskultitaj albumoj, do venas rokaj  kaj popaj kantoj de la kompilaĵo Esperanto Rock Vol.2  Kiuj ne estas en tiu kompilaĵo kaj tamen sukcesis?
Denove Martin kaj la Talpoj kun belegaj "Kie estas vi?" (15a) kaj "antaŭĝojo" (17a). Venas ankaŭ kelkaj klasikaĵo de LPG :  "Societo de vivantaj poetoj" (12a), "Valsoj de komunistoj" (16a) kaj  "Rivereto ĉe mi" (18a).

 

La plej serĉitaj vortoj

7 seach

Tio estas interesa ankaŭ ĉar ne temas pri vera volo de la uzantoj.  
Artistoj serĉataj estas :
Solotronik: 99 (+Kompendium) !!
Morice Benin: 51 (+Inspir’)
Persone: 49
Jomo: 45
LPG : 41
Kajto: 40
Eterne Rima: 28
Ĵomart kaj Nataŝa: 22
Pafklik: 20
Jacques Yvart: 20
Dolĉamar: 16   

                                              

 

Baldaŭ vi legos pri apoj por uzi 1D Tuŝ

Venonta fojo ni  parolos pri  apoj ,  unu por  poŝtelefonoj  Android  kaj alia nova senpaga  Divercities  por  Ios kaj Android disponebla ĉe Playstore.

Screenshot 2017 10 24 11 06 37

 

Rememorigo:

 Por aliĝi aŭ realiĝi al ABONKLUBO  https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html

La ĉefpaĝo de Vinilkosmo en la justa elsendfluejo 1D Tuŝ'por la abonantoj: http://music.1dtouch.com/labels/183