KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

"Planedo nia" kaj "La Granda Aventuro", du novaj albumoj disponeblaj ĉe VINILKOSMO

“Planedo nia” 
ref. VKKD132-067AB

Artisto: Vojaĝo
Mondĵazo– Bosaĵazo – Latinĵazo

Duobla KD 24 titoloj  (esperanto-franca) - 92:30 mn + 12 paĝa libreto

Planedo nia 250
Vojaĝo estas la historio pri la amikeco inter ses muzikistoj de Toulouse, la Rozkolora Urbo en Okcitanio. Kunigitaj de komuna pasio por latina muziko kaj ĵazo, ĉi tiuj "vojaĝantoj de la Sudo" forĝas komponojn kun la spontaneco, entuziasmo, kaj varmo de la Sudo. La bandon Vojaĝo karakterizas ankaŭ la deziro meti arton al la servo de ĝustaj kaŭzoj, kiel la respekto de la medio kaj amikeco inter homoj dank’ al esperanto.

Vojaĝo prezentiĝis en koncerto por la unua fojo antaŭ Esperanto-publiko dum la Universala Kongreso de Esperanto ĉe la Palaco de Kongresoj en Lilo en julio 2015.

La unua duobla albumo de Vojaĝo titolita Planedo nia inkluzivas 12 kantojn en esperanto en la unua KD, kaj en la franca en la dua. En ĉi tiuj diskoj, Vojaĝo donas vibran omaĝon al la Tero, kiu naskis la vivon kaj donas al la homaro ĉion kion ĝi posedas sen kalkuli. Tamen, La Tero suferas, ĉar io perturbis ĝian malfortan ekvilibron: tio estas la deklaro de Vojaĝo de la unua titolo kaj, krom la klimataj kapricoj, daŭre ekzistas tiom da mizero. Feliĉe, jen estas la muziko por proponi momenton de ripozo al tiuj kiuj senesperigas, jen estas la muziko por denunci maljustecon kaj dolĉigi la sorton, jen estas la muziko por nin konsciigi ke la mondo povas esti bela malgraŭ mizero, danke al amikeco, amo, dancado, revoj.
Tamen necesos pensi fari ion por eviti la Bluson de la sezonoj, kiu venas por frostigi niajn korojn.

Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte mendi la duoblan KoDiskon kaj elŝuti muzikojn aŭ la albumon laŭ mp3 aŭ ogg formatoj ĉe la VINILKOSMO-platformo:


Por vidi la resuman biografion de la artisto klaku ĉe :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/vojaĝo.html
  

Por aŭskulti  la esperantan albumon elsendflue  ni rekomendas aboni  al la ABONKLUBO por aliri la justan elsenfluejon 1D tuŝ:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html

Muzikvideo :

******************************************************

“La Granda Aventuro”
ref. VKLD001

Artisto: i.d.c.  (inicialoj dc)
Alternativa popo– elektropopo – popo

LD Vinila Disko 10 titoloj  - 37:00 mn

La Granda Aventuro Kovrilo250
i.d.c.
(inicialoj dc/initials dc) estas muzikprojekto fondita de Éric Languillat en 2003 kaj bazita en Frankfurto-ĉe-Majno (Germanio).

Kvin jarojn post Signoj de viv', i.d.c. revenas kun La Granda Aventuro, sia tria albumo tute en esperanto.
La ŝatantoj de la projekto ĝojos retrovi la bonvenigan duonviglan-duonmelankolian etoson kaj vojaĝi en bunta popmuzika universo kie ĉiu kanto estas kiel alia muzika astro kiun la artisto invitas esplori, gvidante la aǔskultantojn per konata voĉo kaj metafor-riĉaj tekstoj. La aranĝoj kaj miksado de ĉi tiu albumo estis fajnigitaj kiel neniam antaǔe, kaj la profesia produktado (ĝis la kovrilo!) certe kontentigos la muzikŝatantojn ene kaj ekstere de la esperanto-komunumo.

Kun jam tri tutesperantaj albumoj (Urbano, Signoj de viv’, La Granda Aventuro) eldonitaj kaj la prezento en la reto de pluraj altkvalitaj videaĵoj, i.d.c. enradikigis kiel originala kaj valora muzikvidea arta projekto.

Notu ke la vinildisko inkluzivas kuponon por elŝuti la albumon ciferece.

Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte mendi la duoblan KoDiskon kaj elŝuti muzikojn aŭ la albumon laŭ mp3 aŭ ogg formatoj ĉe la VINILKOSMO-platformo:


Por vidi la resuman biografion de la artisto klaku ĉe :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/inicialoj-dc-161.html


Por aŭskulti  la esperantan albumon elsendflue  ni rekomendas aboni  al la ABONKLUBO por aliri la justan elsenfluejon 1D tuŝ:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html

Muzikvideo:

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP