
Saluton karaj abonantoj de la
ABONKLUBO de Vinilkosmo.
En la jaro 2016, vi estis 104 abonantoj kaj ni celas almenaŭ duobligi la abonataron por la jaro 2017.
Malkovrigu tiun servon al viaj geamikoj!
Laŭ la administrantoj de la justa elsendfluejo 1D tuŝ, vi estis tre aktivaj dum via jarabono, kaj ni ege feliĉas pri tio!
Ne forgesu uzi la diversajn kapsulojn kaj ludlistojn kiujn vi trovos ĉe la maldekstra menuo!
Ne forgesu ankaŭ ke krom Vinikosmo, troviĝas sur 1D tuŝ pli ol miliono da diversaj titoloj, el kiuj vi certe trovos ŝatatajn muzikojn el ĉiuj stiloj kaj lingvoj!
Ni esperas ke vi ĝuis tiun servon kaj ke vi ne ŝparis la aŭskultadon, ni rememorigas al vi ke nur tiu servo vere subtenas dece kaj juste, kaj la artistojn kaj la eldonejon, per enspezoj 40 oble pli altaj ol normalaj elsendfluejoj.
Ni dankas vin pro via subteno al la muzika produktado per via abono por la jaro 2016 kaj ni esperas ke vi renovigos vian abonon por la jaro 2017, tio ege gravas por la daŭrigo de nia agado.
Via abono finiĝos la 31an de decembro 2016 kaj ekde nun jam tempas por reaboni kaj seninterrompe aliri al 1D tuŝ ekde la 1a de januaro 2017.
Antaŭdankojn kaj plej muzikajn salutojn.
La teamo de la Vinilkosmo ABONKLUBO