KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Invitilo por la film-konkurso "Teo kaj Amo" en Ĉinio


Teo kaj Amo
estas unu el la premioj de filmkonkurso Plej Bona Originala Muziko, kies premio estas senpaga partopreno en filmfestivalo en Ĉinio en aprilo 2017.
La organizanto de la konkurso, Ĉina Radio Internacia, invitas ĉiujn artistojn kaj muzikbandojn kiuj kunlaboras kun EUROKKA kaj Vinilkosmo por partopreni al la konkurso!

Vi rajtas krei muzikan filmon (2 ĝis 15 minutoj) aŭ kunlabori kun iu(j) filmisto(j)/reĝisoro(j) por muziko de iu filmo!
Povas esti muzikfilmeto el unu el viaj kantoj kiu kongruas kun la temo Teo (legu detale la regularon).

Grave: La limdato de sendo de via konkursaĵo estas la 30-a de novembro 2016.

La premiotaj filmetoj estos montritaj ankaŭ en la 102a UK en Seulo.

Detalaj kondiĉoj kaj informoj disponeblas ĉe : esperanto.cri.cn/teokajamo2016e

Elŝuteblas regularo kaj aliĝilo en esperanto ĉe: esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/regularo.doc
esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/alighilo.doc

Se vi havos dubon aŭ demandon, bonvole kontaktu Ĝoja (Zhang Ping): Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.

Bonvole aliĝu al la FB-grupo Teo kaj Amo
www.facebook.com/groups/817633741655742 

 

Jen la ligilo de la premiitaj filmetoj de la 1a konkurso (2014-2015)
esperanto.cri.cn/1621/2015/04/09/165s174977.htm

Ne malkaptu la ŝancon, gajnu Plej bonan originalan muzikon de Teo kaj Amo kaj senpage vojaĝu al Ĉinio!

Teo kaj Amo

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP