KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

EUROKKA " Esperanto-muzikasocio"

logo eurokka2

 

Pri EUROKKA

EUROKKA (Esperanto-Universala-Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio) estas Esperanto-aktualmuzika asocio bazita en Donneville, ĉirkaŭurbo de Tuluzo, sude de Francio (Okcitanio). Iĝu membro! kaj tenu vin informita: 

Esperantoroko

EUROKKA estis kreita en 1988, kaj en 1991 fariĝis fakasocio de TEJO kaj de tiam ankaŭ aperas en la listo de fakasocioj en la jarlibro de UEA.


La agadkampo de EUROKKA estas tutmonda celante disvolvi kaj disvastigi en la Esperanto-movadon sed ankaŭ ekster ĝi Esperanto-muzikan kulturon, la muzikbandojn kaj artistojn kiuj kantas Esperante.

EUROKKA rolas kiel kunordiganto en la Esperantaj muzikmedioj: rokenrolo, popmuziko, folko, ĵazroko, afroroko, regeo, skao, repo, tekno, subgrundaj muzikoj, ktp… ĝis malrokmuziko! Sed zorgas ankaŭ pri:




  • Kunordigado de la muzikistoj en la studioj de Vinilkosmo en Donneville.
  • Kunordigado de kultur-informa kaj interŝanĝa reto (kontaktaj sliparoj/adresaroj de artistoj kaj organizantoj).
  • Diskonigo kaj disvolvo de artistoj kaj bandoj kantantaj en Esperanto, per helpo, konsiloj, perado, kaj varbado.
  • Stimulado por plikreskigi kvaliton, profesiecon, kaj kvanton de tiaj artistoj kaj bandoj.
  • Instigo ĉe artistoj simpatiantaj pri Esperanto, por ke ili ekkantu Esperante.
  • Helpo, konsilado, kunorganizado, perado de artistoj kaj spektaklo-programado de Esperantaj artistoj kaj bandoj kadre de Esperanto-renkontiĝoj, kongresoj, kaj festivaloj, kiaj UK, IJK, UK,  KEF, EOLA, FESTO, IS, IF, IJS, IJF, SAT kaj SAT-Amikaraj kongresoj, ktp. Kafe
  • Organizado de la festivalo KAFE en 2000 en Tuluzo kun EKC kaj la Federacio Esperanto Midi-Pyrénées kaj de FESTO en Donneville en 2010.
  • Kunlaborado kun internaciaj kaj lokaj radiostacioj dum longaj jaroj (ekzemple produktado de Esperanto-radioprogramoj disaŭdigantaj Esperanto-muziko en lokaj stacioj, kiaj Canal Sud, Radio FMR, kaj Radio Occitània en Tuluzo).
  • Prezentado de la Esperanta muzika kulturo, ĝia historio kaj evoluo, per prelegoj, seminarioj, informkunvenoj, ktp.
  • Diskĵokeado per “Espoteko” (Esperanto-Diskoteko) okaze de internaciaj aŭ lokaj renkontiĝoj (KEF, IF, IJK, Zamenhof-Festo, ktp.)
  • Organizado kaj kunorganizado de turneoj por esperanto-artistoj (ni jam faris por: Kajto, Jacques Yvart, Solotronik,  JoMo, Ale Kosabela, Ktp).


 EUROKKA kreis la diskeldonejon, produktejon, kaj distribuejon VINILKOSMO *Esperanto-Muzik-Prod.*, kaj la Esperanta muzikmagazino ROK-gazet’ en 1990.




 En januaro 1999 VINILKOSMO devis profesiiĝi kaj fariĝi sendependa, sed tamen restas interaktive ligita kun la agado de EUROKKA. De tiam ankaŭ ROK-gazet’ estis eldonita de Vinilkosmo sed restis la organo de EUROKKA.

Nuntempe Rok-gazet' estis anstataŭigita de la Informletero de Vinilkosmo kaj de ĉi tiu Blogo


 De aprilo 2003 stariĝis kunlaborado kun David-Emil por krei kompletan datumbazon por esperanto-kulturo. La unua paŝo plenumita estos la muzika fako kiu prezentis artistojn kaj organizantojn kaj aliajn servojn kun la celo plifaciligi organizadon de espomuzikaj eventoj kaj la kontaktojn inter esperanto-artistoj kaj organizantoj.
  sed de tiam la projekto dormas ... Tamen EUROKKA ne perdas esperon iam realigi ĝin.


Regule VINILKOSMO, EUROKKA disssendas muziknovaĵojn,  vidu arkivojn ĉi tie informkomunikaĵojn pri Esperantaj muziknovaĵoj.

Ne hezitu peti enskribiĝon en la dissendoliston, por esti freŝe informata. Eblas fari aliĝante la ABONKLUBO-n.


Vizitu ankaŭ la paĝojn de EUROKKA en MV (Mia Vivo) : https://www.miavivo.net/EUROKKA

kaj en Facebook : https://www.facebook.com/EUROKKA


 


Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP