"Tra la sonĝoj" la unua bit-albumo de ĴeLe
- Publikigita marde, 21 Februaro 2023 23:33
Jam en 2020 Vinilkosmo proponis al ukraina-germana duopo ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke) distribui iliajn albumojn en sia esperanta muzik-katalogo...
kaj finfine ĉi-jare tuj post JES kaj dank' al helpo de Tomio de LPG, ĉio glatiĝis kaj ni havis la materialon necesan petitan por prepari la bit-eldonon de la albumoj de ĴeLe.
Foto: Flo! dum FESTO 2014
La aliaj albumoj de ĴeLe alvenos en la muzikan platformon iom post iom inter la jam planitaj aliaj eldonoj en la venontajn monatojn (Klarisa, Kjara, BaRok-Projekto, Martin kaj la talpoj, ktp...).
Ni invitas vin malkovri detalojn pri la familia duopo ĴeLe en la artista paĝo ĉi tie :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/ĵele.html
Tra la sonĝoj aperis sur memeldonita KD en 2010, kaj ĝi reaperas bitforme la 24an de februaro 2023 ĉe Vinilkosmo, malkovru ĉi-sekve la prezenton de la bit-eldono...
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/ĵele/1-tra-la-sonĝoj.html
Oficiala muzikvideo "Se mi imagas" :
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :