KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

"Realeco" albumeto de nova esperanta artisto el Brazilo MIKEL KLAV - Oficiala apero la 6an de januaro 2023

Mikel Klav estas brazila alternativa esperanta muzikisto kiu vivas en la urbo Niterói en Rio de Ĵanejro – Brazilo. Li kantas kaj ludas klavaron.
Lia stilo kaj influoj devenas de populara, pop-roka kaj klasika elektronika muziko (Nova Ondo). Li ekkantis en Esperanto tuj post lia lernado de la lingvo, en la komenco de naŭdekaj jaroj.

De jam du jaroj Mikel Klav ekpreparas  eldonprojekton  kunlabore kun Vinilkosmo per la 7titola albumeto Realeco.

Ĉiuj kantoj de la albumeto Realeco estis registritaj en la hejmstudio de Mikel Klav en Niterói – Rio de Ĵanejro.
La miksado kaj mastrigado estis farita de Triboulet en Studio de La Trappe en Donneville (Okcitanio/Francio).

 

Realeco Mikel Klav 500pix

Ni invitas vi malkovri ĉi tiun albumon aŭskultante kaj mendante ĝin ĉe :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/mikel-klav.html

 

Spektu ĉi sube la muzikvideon "Diferencoj" :

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP