KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Oficiala apero de la Esperantokora Kompilo "ESPERANTO SUBGRUNDE Vol.2"

 Esperanto Sungrunde2 500r

Hodiaŭ 18a de Marto 2022 finfine post longa atendado aperas la Esperantokora Kompilo ESPERANTO SUBGRUNDE Vol.2, fizike per duobla KD, bitforme kaj elsendflue.

Ĝi disponeblas por mendoj ĉi tie:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kompiloj/8-esperanto-subgrunde-2/1-esperanto-subgrunde-2.html

Tiu ĉi kompilo prezentas subgrundan rokmuzikon kun kantotekstoj en esperanto kontraŭ lingva diskriminacio kaj malegaleco, kontraŭ rasismo kaj faŝismo, kontraŭ imperiismo kaj kulturŝovinismo, kontraŭ seksismo kaj socia maljusteco, kontraŭ milito kaj baroj inter homoj.

Ĝi elektas aliajn valorojn kiel libereco, mondpaco kaj interpopola komunikado sen baroj!

La kompilo subtenas la alternativan kaj solidaran edukan projekton "La Escuelita" (detaloj pri la projekto vi trovos en la albumpaĝo)*

 

 

Partoprenantaj bandoj:

Ale Kosabela kaj Arrach (Argentino kaj Francio, Punk-hardkoro), Brassens Not Dead (Brassens Ne Mortis, Francio, kanzono anarki-punko), Corbata (Kravato, Japanio, grinckoro), Drei Flaschen (Tri boteloj,Germanio, punko), Eveline Paŭla (Brazilo, punkroko), Fikiĝu (Brazilo, grinckoro, minckoro), Frakasu (Rusio, hardkorpunko), Jan Ali Sin (Rusio, elektropunko), JoMo kaj Liberecanoj (Francio, kanzono anarki-punkroko), Krio de Morto (Polio, industripunko hardkoro), La Bleka Forfikulo kaj siaj Orelboristoj (Francio, garaĝroko), Manifesto Jukebox (Finnlando, punko), Pendumito (Polio, hardkorpunko), Penis Canina (Rusio, grinckoro), Piĉismo (Ukrainio/Litovio, hardkorpunko), Pixamandúrries (Piŝamandurjes, Katalunio, rurala punko), Platano kaj Sparky Riot (Platano kaj Sparka Ribelo, Francio, skapunko), René Binamé (Renato Bonamata, Belgio, kanzono anarki-punko), Rezistanco (Rusio, hardkorpunko), uĝa Espero (Rusio, garaĝroko), SocialZero (Rusio, hardkorpunko), Stomachal Corrosion (Stomaka Korodo, Brazilo, grinckoro), Tiu Ne Gravas (Es Lo De Menos, Argentino, garaĝroko-punkroko, ŝtonroko).

Prezento-paĝaro de la bandoj:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kompiloj/8-esperanto-subgrunde-2.html

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP