KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

BANDOJ en la kompilo "ESPERANTO SUBGRUNDE 2" (de 1 ĝis 10)

1- Ale kaj Arrach

P7220129pcr400

Foto : Russ Williams KEF 2005 (Helsinko)

La argentina Ale Kosabela surprizis nin en 1988 kiam li unuafoje aperis en Kolekto 2000 en la unua albumeto post-punk-roka de La Porkoj…

Li revenas per tiu ĉi kanto « Bestoj fiaj » kiun li kantis sur la muziko de la punk-hardkora bando de Tuluzo, Arrach, kaj tiel kontribuas al la kompilo Esperanto Subgrunde 2.

Pri Ale Kosabela :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/ale-kosabela-la-porkoj-strika-tango-111.html


  Arrach 400        logo noir blanc250

Arrach ekzistas de junio 2002 kaj debutas en hardkora punk-stilo. 5-traka demo estis rapide registrita en decembro 2002 por promocii la grupon, kaj la datoj komencis sekvi en Francio. La grupo surbendigis plurajn albumojn kaj ankaŭ partoprenis dekon da kompilaĵoj kiel "Haute tension", "Punk en France", "20 ans of Radical Antifascism" inter 2004 kaj 2012.

Nuntempe Arrach faris pli ol 200 koncertojn tra Francio kaj ankaŭ en Germanio, Belgio, Nederlando, Danio, Norvegio, Svedio, Hispanio, Italio, kaj en Maroko apud bandoj sur sceneje kiel GBH, Soziedad ALkoholika, Parabellum, Human Alert, Oberkampf, Leftover crack, Born dead , Korpa Sako, Les Amis d'ta femme, Brassen's not dead, Les Apaches, Lower Class Brats, Black Bomb A, Trepalium, Offending, Condkoi, Skunk, l'Enfance rouge, Burning heads, Les Ramoneurs de menhirs, Heyoka.

De 2015 kaj post diversaj ŝanĝoj, la grupo rekomencis kun 4 muzikistoj, ekde nun agorditaj en « re » kun reviziita muzika orientiĝo de Hardcore Trash ...

En Arrach estas eks-muzkistoj el la eksa bando Arrach Moumout kiu siatempe partoprenis en la unua volumo de Esperanto Subgrunde.

http://arrachpxhc.free.fr/

https://www.hardcore-punk.net/groupe/409/arrach

 

2- Brassens Not dead   (Brassens Ne Mortis)

Logo BND250     brassens not dead 400

Brassen's Not Dead (Brassens ne mortis) estas franca anarki-punkroka bando de Tuluzo, Okcitanio /Francio. Ĝi estis kreita en 2006 por revivigi la memoron de Georges Brassens, reinterpretante liajn kantojn laŭ Punk-versioj, konservante la humuron kaj la protestan spiriton. La muzikistoj, devenante de la punk-movado de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj (Les Sheriff, les Valseuzes, Trashbug, ktp.), havas ĉiuj solidan muzikan sperton kaj kundividas komunikan entuziasmon por la tekstoj de Georges Brassens.

Por ĉi tiu kompilo la Brassens Not Dead elprenas la tradukojn kiuj estis faritaj por la unua Esperanto-albumo de Jacques Yvart.

http://www.punk-rock.fr/biographie%20brassens/biographie%20brassens.htm

 

3- Corbata  (Kravato)

corbata400

Corbata, grinckora japana bando el Tokyo, Japanio Voĉo: Pirata
Gitaroj : Yuu
Drumo : Matsu

2011 : Eko de la bando
2012 : apero de la unua demo
2013 : -GRIND ON THE DOORSTEP !!! KD, -GRINDBASTARDS vol.7, -A ROAR OF INDIGNATION LD (LP)
2014 : -4way EP , -Divin wind ep, -Tutmonda grinckora kompilo SLAVE to the GRINDCORE
2015 : GRINDBASTARDS vol 9
dec. 2016 : -1a LD disko de Corbata [EN LA BRUO], -KD kundividita Corbata kun O.G.D [A TOUCH OF THE BLAST]
2018 : 2a KD de Corbata [Un Odio Sin Fin]

https://timeline0516.wixsite.com/corbata

 

4- Drei Flaschen  (Tri Boteloj)
Logo DF250    Drei Flaschen400

Drei Flaschen stas germana punkroka bando el Berlino. Fondita en 1995 kiel pure amuza projekto sub la nomo Drei Flaschen in'na Plastiktüte, la tri berlinanoj estas invititaj por sia unua koncerto kiel unua parto deThe Exploited.

Pli poste aldoniĝis aliaj muzikistioj.

https://dreiflaschen.com/

Kun la afabla permeso de ROADSHOCK (Berlino)
www.roadshock.com

 

5- Eveline Paŭla

PB170006 400

Eveline Paŭla  estas brazila esperantistino kiu verkas kantojn portugale kaj esperante. Ŝi ŝatas fari bonajn kantojn kiuj tuŝas la menson kaj la koron kaj ankaŭ movas la korpon.
Eveline Paŭla diplomiĝis pri pedagogio kaj nun ŝi studas Beletron.

Pri la kanto « Kiu mi estas ? » Eveline diras : Mi tre dankas al Julio Caligari kiu sugestis al mi komponi punkrok-muzikon kaj al lia filino Marianna kiu inspiris al mi la melodion per sia kanto "Morceguinhos" (Vespertetoj). Mi aŭskultis kelkajn punkrokajn kantojn kaj mi pensis ke ĉi tiu nova kanto devus temi pri io pli intima. Skribante la kanton mi sentis duecon en mia koro kiel mi estu bona kaj malbona samtempe, kaj mi ankaŭ memoris homojn kiuj diris al mi kiu mi estas kaj kio mi devus esti kaj pensi.
...kaj tiel naskiĝis ĉi tiu kanto.

Teksto kaj muziko: Eveline Faria Fernandes de Paula
Kantistino: Eveline Paŭla
Partituro: Valéria Caffaro
Revizio: Angela Faria

Aranĝo kaj muzikregistrado: Rafael Milhomem

 

 

6- Fikiĝu

0002695131 10 250      bandeau Fikigxu 500

Fikiĝu estas minckora bruterura bando el Brazilo (regiono de Sanpaŭlo). Minckoro estas muzikĝenro bazita sur grinckoro kun socipolitikaj kantotekstoj.
Ĝi estas kruda kaj minimumisma formo de grinckoro. Ilia unua kaj sola albumo Atako Sona aperis en aprilo 2014 ĉe Bandcamp.

Kreb: gitaro, drumoj, voĉoj

https://fikigxu.bandcamp.com/album/atako-sona

 

7- Frakasu

Frakasu400

 

La bando "Frakasi" estis kreita komence de la 2010-j en Ivanovo, Rusio, far de Vladimir, konata ankaŭ kiel Jan Ali Sin, kiam ri kune kun siaj amikoj komencis provludi kaj registri hejmajn demo-kantojn. Dekomenca intenco estis ludi hardkorpunkon 50/50 ruslingve kaj en esperanto

. Stabila membraro kunmetiĝis nur en 2012: Vladimir - voĉo, Bob - gitaro, Miĥail - baso kaj Denis - drumo.

Printempe de 2012 la bando ekkoncertis. Dum la duonjaro okazis ĉirkaŭ duondeko da memstarigitaj koncertoj (DIY-gigoj) ĉe diversaj subgrundejoj en Ivanovo kaj Moskvo - rok-kluboj, provludbazoj kaj forlasejoj. Dum la lasta koncerto "Frakasi" ludis en unu sceno kun populara punkbando "Purgen", post tiu koncerto Vladimir decidis malfondi sian grupon.

Krom ludi en "Frakasi", Vladimir varbadis por esperanto inter rusa punkularo kaj disvastigis memfaritajn KDRojn kun esperantokora muziko. Tial ri inspiris registri trakojn en esperanto al kelkaj aliaj rusaj punkgrupoj - "SocialZero", "Rezistanco", "Skverna" kaj komencis kolekti materialon por la nova esperanto-kompilo.

Somere 2021 Vladimir relanĉis la bandon kun freŝa membraro iomete ŝanĝinte la nomon de la grupo al Frakasu.

https://vk.com/frakasu
https://frakasu.bandcamp.com

 

 

8- Jan Ali Sin kaj Ruĝa Espero

Jan Ali Sin400                      JASkRE250

Printempe 2021 Jan el bando Frakasu (tiam ne jam reformita) rete konatiĝis kun Aleksej el peterburga (rusa) grupo Ruĝa Espero. Jan montris al Aleksej siajn noveverkitajn kantojn. Aleksej tuj proponis al ri registri ion komune kaj elektis por tio skizon de kanto "Nevidebluloj" de Jan.

Aranĝis muzikon kaj ludis ĉiujn instrumentojn Aleksej, kaj Jan kantis.

Jan Ali Sin ankaŭ evoluigas solludan punk-elektro-projekton per debuta albumeto « Punk’ ne mortis ».

 

 

9- JoMo kaj Liberecanoj

Liberecanoj

Tiu ĉi bando kreigis en 1998 okaze de la registrado de la albumo omaĝe al anarkiistoj en Hispanio en 1936 kaj al ukrainaj anarkiistoj de la Maĥnovŝĉino. Pure anarkipunkroka albumo en esperanto.

Fine de septembro 2021, speciale por la kompilo Esperanto Subgrunde 2 JoMo reverkis kaj rekantis plene en esperanto « Al la barikadoj » kaj registris denove la anarkiistan kanton kun la helpo de Thierry Viguier kiu faris la novajn muzikajn araĝojn, gitarludis, kaj registris kaj miksis en sia propra sonstudio en Montauban.

Por la aliaj kantoj « Kun ci » kaj « Maĥnovŝĉino » estas :
JoMo (J. M. Leclercq) : voĉo, baso
Poej (Pierre Bertrand) : gitaro
Gerardo : drumo

Studio : Studio Stansy (Toulouse)
Soninĝenieroj : Jean Louis Parre kaj Maks' Bal'

Pri Liberacanoj
https://parapet.pagesperso-orange.fr/punkaotique/Libertarios/libertarios.html

Pri JoMo:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/jomo-149.html

 

 

10- Krio de Morto

Krio de Morto 400

Krio de Morto el Poznań, Pollando (nuntempe Glasgow-Poznań).

Komenciĝis kiel simpla anarkia punkbando en 1986.
Rapide ĝi progresis al hardkoro kaj eĉ “crossover” (miksaĵo), ĉar unu ano tro ŝatis metalmuzikon.
Poste la bando komencis ludi modernan version de punkmuziko kaj aldonis teatrajn performancojn.
Ĝia nova aktuala muziko miksas elementojn de industria muziko, metalo, elektroniko, kaj evoluas al stilo kiun la bando priskribas kiel “mortodancon”.

 

- Gregor van Glapson : gitaro, voĉo, sintezilo, drumo, sampleroj
- Tomasz "Fragles" Rajewicz : gitaro, sintezilo, drumo, sampleroj, korusoj
- Christina Spook : basgitaro, inaj korusoj
- Wojciech "Wosiu" Kuszewski : Basgitaro, korusoj
- Wojciech "Wosiu" Kuszewski: Bass guitar, backing vocals

https://www.facebook.com/kriomorto

Pli pri Krio de Morto:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/krio-de-morto.html

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP