KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Omaĝe al Marian Nesse (de KAJTO kaj KAPRIOL'!)

Ni ĉiuj estas tre ĉagrenitaj pro la forpaso marde 8an de februaro 2022 de nia kara muzikamikino Marian Nesse (1957-2022 , akordeonistino kaj kantistino de Kajto kaj Kapriol'!).

 Ni  volas ĉi tie omaĝi ŝin per kelkaj fotoj faritaj okaze de belegaj momentoj kaj memoraĵoj travivitaj kune dum  kongresoj,  kulturaj kaj muzik-festivaloj...

Kajto en 1989 50

KAJTO en 1989  (de maldekstre dekstren:  Marita, Ankie, Marian kaj Nanne)

kajto en 1991 el afiŝo de Kajto turneo organizita de EUROKKA
KAJTO en 1991  el afiŝo de Kajto-turneo organizita  de EUROKKA (desegnis LuEK)

De maldekstre dekstren : Marian, Nanne,  Ankie kaj Marita

 

PICT8627r KEF 2009 Helsingor DK 50
Marian salutas dum KEF 2009 en Helsingor (Danio) Kapriol'! (Fotis Flo!)

 

kapriol 50
Unua afiŝo de Kapriol'!

 

IMG 2328 Koncerto en Sète 2011

koncerta balo  en Sète (Okcitanio) dum la komuna franca kongreso (SAT-Amikaro kaj Esperanto-France) dum Pasko 2011  kun  Kapriol'! (Fotis Françoise Eriksen)

 

 

IMG 2334 komuna ludado en Sète 2011 Fotis Françoise Eriksen
Komuna  ludado fine de la koncerta balo  en Sète dum la Franca kongreso de 2011  kun  Kapriol'!,  Kaj Tiel Plu kaj Françoise Noireau (Fotis Françoise Eriksen)

 

 

IMG 4580 cr50

Dancateliero kun kapriol'!  en FESTO 2013 en Kelmis, Belgio  (Fotis Françoise Eriksen)

 

DSC 0192 Marian Festo2013 Kelmis Foto Paul Keris50

Marian dum koncerta balo de kapriol'!  (fotis Paul keris)

 

DSC 0197Fotis Paul keris FESTO 2013 Kelmis

Kapriol'! dum koncerta balo en FESTO 2013 en Kelmis / La Calamine, Belgio  (fotis Paul Keris)

 

Marian nesse50

Marian kaj Marita dum koncerta balo de FESTO 2013 en Kelmis

 

 Adia Marian.jpeg

Marian kaj Marita montras  tradician dancon dum violonludas Françoise Noireau okaze de la 50jara jubileo de ESPERANTO-GIRONDE 02-07a de majo 2018. (Fotis Flo)

 

P1060314 r cr50

 Marian okaze de la 50jara jubileo de ESPERANTO-GIRONDE 02-07a de majo 2018 (Fotis Flo!)

 

P1060680 r cr60

Dum unu el la lastaj koncertoj de KAJTO kvarope okaze de la 50jara jubileo de ESPERANTO-GIRONDE 02-07a de majo 2018  (Fotis Flo!)

 

P1060672 r50

Dum koncerto de KAJTO okaze de la 50jara jubileo de ESPERANTO-GIRONDE 02-07a de majo 2018  (Fotis Flo!)

 

Ankaŭ ni inviti vin aŭskulti akordion-ludadon kaj kantadon de Marian en  multnombraj kantoj  en la kvin unuaj albumoj de Kajto ĉi tie:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kajto-115.html

  kaj en la du albumoj de Kapriol'! ĉi tie:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kapriol.html

Kavaliriko Kapriol 250

Tosto  por la jaro  2022 ! Kun Marian kaj Marita ..

 

Video registrita dum koncerta balo de Kapriol'! okaze de la komuna kongreso de SAT-Amikaro kaj Esperanto-France dum Paska semajnfino en Sète (Okcitanio) en 2011 spekteblas ĉi tie :

 

 Kaj plej laste memoru pri la 30jara jubilea turneo de kajto kvarope en 2017...

legu pri ĝi  ĉi tie : https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/53-jubileo-de-kajto-2017.html?fbclid=IwAR1q4gXZpea8iV6QgIkIBZ5MVbuiyVw2l3fT7nC8E2YQNj356ndQoDF6He8

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP