Grava inundo ĉe EUROKKA - VINILKOSMO - Studio de la Trappe
EUROKKA, VINILKOSMO kaj la Studio de la Trappe havis katastrofan nokton ekde lunde 10an de januaro 2022 vespere je la 19a...
Grava inundo dronigis la oficejon, 12 provludejojn el 21 kaj parton de la registrostudio (Studio de la Trappe).
La oficejo kaj la studio estas fermitaj por ankoraŭ pluraj tagoj por sekigi, ripari materialon... restabligi elektron, retan konekton kaj telefonon.
Estas ankoraŭ ĥaose..
Ni nun atendas la ekspertojn de la asekuroj por komenci sekigadon kaj riparadon de la provludejoj kaj de la oficejo... La Studio de la Trappe povos se eblas daŭrigi la mastrigadon de la kompilo Esperanto-Subgrunde 2 kaj poste de la albumoj "Intergalaksia" de Vojaĝo, "Banĝo Esperanto" de Armel Amiot kaj alia de Denizo Rok Tamba et Kongolando... La projektoj estos prokrastitaj pro tiu katastrofo... Iom da pacienco.... Dankon !
KIEL HELPI KAJ SUBTENI EUROKKA - Vinilkosmo-n ?
Ni ricevis de multajn homoj petojn por scii kiel helpi kaj subteni nin. Plej trafa maniero helpi kaj subteni estas aliĝi al la ABONKLUBO indikante "Subtena abono inundo" kaj tiel ni scios ke temas pri subtena abono. Estas diversaj abonformuloj, vi povas elekti tiun kiun vi volas por subteni aŭ eĉ plurajn laŭ via helpemo. Por subtene aboni iru ĉe: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html