KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

"Veko" la nova albumeto de BaRok-Projekto - Oficiala apero la 7an de januaro 2022

Jen la unua eldono de la jaro por bondeziri al vi muzike kaj kulture la novan jaron 2022an !

Veko BaRok Projekto 250

Veko estas pli matura kaj kohera laboro, kaj muzike kaj lirike, kie BaRok-Projekto montras sian intimecon kun la muzikstilo kaj virtuozecon de siaj komponaĵoj.
La tradicia miksaĵo de Folklora kaj Potenca Metalo kun klasika muziko estas pli riĉa kaj peza en ilia nova eldono Veko. La sociaj kritikoj kiuj estis prezentitaj en la antaŭa albumeto nun atingas novan nivelon, pripensante la tradiciojn de la indiĝenaj popoloj kaj la rolon kiun iliaj batalantoj ludas por la supervivo de sia kulturo meze de teknologia progreso kaj la invado de sia teritorio. En ĉi tiu nova laboro (Veko), la bando enprofundiĝas en ĉi tiun kaosan scenaron kie Brazilo estas la rezulto de la invado kiu komenciĝis en 1500 kaj kiu detruis la teron kaj malpliigis la originajn loĝantarojn de la Tero de la Palmoj (Pindoramo – el la Tupia lingvo, la unua nomo de Brazilo).

Ekde la 7a de januaro 2022 malkovru ĝin en la muzikplatformo ĉi tie :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto.html

Spektu la muzikvideon de la kanto  "Hibrida batalanto" el la albumeto  Veko

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP