Oficiala apero ĉe Vinilkosmo de la albumeto "Amo kaj Perforto" la 1an de decembro 2021

varbrubados EKDE TIAM

EKDE TIAM estas alternativa sintezpopa bando, fondita de geedzoj Peter & Jo Johns en 2017 en Aŭstralio.

Malkovru EKDE TIAM en la artista paĝo ĉe:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/ekde-tiam.html

EKDE TIAM Amo kaj Perforto Kovrilo 500

La unua albumeto, Amo kaj Perforto aperis per ili mem la 1an de decembro 2020.

 

Komencita en Melburno, ĝi vojaĝis kun la bando, kiu translokiĝis al Brisbano ĵus antaŭ la pandemio, kaj estis parte miksita dum la trud-izoliĝo.
La kvar kantoj estas diversstilaj, kaj kunigas akustikan drumon kun elektronika sintezilo.

La albumeto povas esti dividita en du temojn, laŭ la nomo, kun la unuaj du kantoj pri amo kaj la duaj du pri perforto.

Ĝia oficiala apero ĉe Vinilkosmo okazas precize unu jaron poste, la 1an de decembro 2021 kaj ĝi diosponeblas ĉi tie :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/ekde-tiam/1-amo-kaj-perforto.html


Spektu la muzikvideon "Paĉjo"
ĉi sube: