ANTAŬMENDA KAMPANJO POR NOVA ESPERANTA PUNKROKA KOMPILO
- Publikigita merkrede, 16 Junio 2021 14:07
ANTAŬMENDA KAMPANJO POR NOVA ESPERANTA PUNKROKA KOMPILO (validas de la 14a de junio ĝis la 14a de septembro 2021)
Nova punkroka kompilo "Esperanto Subgrunde vol.2" kun kantoj en la neŭtrala internacia lingvo Esperanto aperos ĉi-jare!
Ĝi estos eldonita de esperanta muzikeldonejo Vinilkosmo. La albumon partoprenas dudek bandoj el dek landoj.
Esperantokoro estas roko kontraŭ lingva diskriminacio kaj malegaleco, kontraŭ rasismo kulturŝovinismo. Tio estas termino por ajna subgrunda rokmuziko kun kantotekstoj en la internacia neŭtrala lingvo Esperanto.
Inter la partoprenataj bandoj estas JoMo kaj Liberecanoj (Francio, kanzonpunko), Piĉismo (Ukrainio/Litovio, hardkorpunko), Krio De Morto (Polio, industripunko), René Binamé (Belgio, kanzonpunko), Stomachal Corrosion (Brazilo, grinckoro), Brassens Not Dead (Francio, kanzonpunko), Corbata (Japanio, grinckoro), Pixamandúrries (Katalunio, punko), Frakasu (Rusio, hardkorpunko) kaj multaj aliaj.
La kompilo subtenas la alternativan kaj solidaran edukan projekton "La Escuelita" (la lernejeto).
Pliajn detalajn kaj kompletajn informojn pri la antaŭmendkampanjo vi trovos ĉe:
https://fr.ulule.com/-esperanto-subgrunde-2-compilation-du-punk-en-esperanto/
Priskribo en la rusa ĉi tie : Antaŭmendoj por rusoj kaj ukrainanoj
Videoj pri Esperanto Subgrunde 2
Varbanonco: lanĉo 14an/06/2021
Flo prezentas la antaŭmendkampanjon (13an/07/2021)
Varbvideo de Brassens Not Dead (Brassens Ne Mortis el Francio) (20an/07/2021)
Varbvideo de René Binamé (Renato Bonamato el Belgio) (27an/07/2021)
Varbvideo de Lisa pri La Escuelita (el Peruo) (3an/08/2021)
Varbvideo de Ruĝa Espero (el Rusio) (10an/08/2021)
Varbvideo de Platano kaj Sparka Ribelo (el Parizo) (17an/08/2021)
La lasta varbvideo por la kampanjo de Esperanto Subgrunde 2 (parolas Flo!) (21an/09/2021)
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :