KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Oficiala apero de la nova bita albumeto "Memorante Gondolandon" de KORVAKS

Memorante Gondolandon Kovrilo250px

Korvaks (Auckland, Nov-Zelando) ne povas ludi muzikan instrumenton kun sufiĉa lerteco por esti nomita muzikisto, sed li neniam lasis tion mildigi sian deziron krei muzikon.

Feliĉe por li, per teknologio kaj lia amata komputilo la nekapablo muziki ne plu estas bariero.

Li decidis kombini sian intereson lerni instrumento-programadon kun sia intereso pri Esperanto.

Inspirite de Mazi en Gondolando kaj sentante afinecon al la kontraŭheroo Korvaks, li adoptis la nomon kiel sian propran. Do ni prezentas al vi senpage Memorante Gondolandon, kvin elektronikmuzikajn kantojn por via ĝuo.

La bita albumeto estas elŝutebla ekde la 11a de junio 2021 ĉe la albumetpaĝo, vidu ĉi tie:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/?option=com_virtuemart&view=category&virtuemart_category_id=188

 

Muzivideo "Komputilo" de Korvaks:

 

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP