Esperanto Subgrunde vol.2 kaj "La Escuelita" (La Lernejeto) Lima -Peruo
- Publikigita vendrede, 07 Majo 2021 10:33
Vinilkosmo tre baldaǔ lanĉos antaǔmend-kampanjon por eldoni la kompil-projekton Esperanto Subgrunde Vol. 2 kiu subtenos la alternativan kaj solidaran edukan projekton La Escuelita ("La Lernejeto"). La profitoj de la vendoj de la kompilo iros al ĉi tiu solidara asocio: La Escuelita ("La Lernejeto")
Origino de la projekto
Lisa prezentas la la agadojn de La Escuelita
https://www.laescuelita-lima.org/ (hispane, france kaj angle)
Marie-Laure, Lisa kaj Emmanuelle estas instruistinoj ĉe la franca mezlernejo de Lima. Ili instruis jam en diversaj lernejoj en Francio aŭ en aliaj landoj, kaj ili estas konvinkitaj pri la graveco de edukado. Bedaŭrinde ili rimarkis ke ne ĉiuj peruaj infanoj ne povas plene profiti je ĝi, precipe ekde la fermo de la lernejoj en 2020, pro la sankrizo kunteksto. Sur la montetoj de San-Juan de Miraflores, en la altaĵoj de Lima, la loĝantoj vivas sen akvo, nek elektro nek interreto. Multaj infanoj ne povas sekvi la retajn virtualajn klasojn de sia lernejo kaj delasis kaj rezignis entute pri la kursoj.
Naskiĝo de La Escuelita (La Lernejeto)
Jen estas tie, en ĉi tiu loko nomata Valle Ecologico (Ekologia valo) ke la ina triopo decidis doni edukan helpon kaj psikologian subtenon al unu el la plej altaj supra ladurbeto en San-Juano. Donaco de tabloj kaj seĝoj de "Lima Accueil" ("Lima Akcepto") ebligis komenci aktivaĵojn.Post la lanĉo de monkolekto tra la sociaj retoj ebligis sufiĉe rapide, en julio 2020, realigi la konstruadon kaj aranĝo de malgranda lernejo de 36 kvadrataj metroj. La projekto estis realigita kunlabore kun la NRO- Reciprocity kaj kun la konsiloj de la NRO-Children of Lima.
Tiel naskiĝis La Escuelita, loko de edukado, kulturo kaj interŝanĝo, kiu ofertas ĉiusemajne al ĉirkaŭ tridek infanojn de 3 ĝis 19 jaraj, edukan subtenon ĉe infanĝardeno, bazlernejo kaj mezlernejo niveloj, artajn atelierojn (muziko, pentrado aŭ danco), kaj kulturajn projektojn (CosmogoleM). Psikologiaj konsultoj ankaŭ estas proponitaj al plenkreskuloj kaj infanoj de la ladurbeto .
Estontaj planoj
-En marto 2021 kreiĝis la senprofitcela asocio La Escuelita, por disvolvi kaj etendi la projekton al aliaj ladurbaj kvartaloj.. -En aprilo 2021, la konstruado de dua malgranda lernejo efektiviĝos en najbara ladurba kvartalo. Partnereco kun la NRO Children of Lima permesos la instaladon de sunpaneloj sur la tegmento de la unua Escuelita.
-La Escuelita aktivas dum la tuta jaro kaj bonvenigas novajn volontulojn por eduka subteno, sportaj kaj kulturaj atelieroj kaj psikologiaj konsultoj.
Marie-Laure, Lisa, Emmanuelle atestas pri la graveco de interŝanĝoj kaj la ligoj de amikeco kreitaj en ĉi tiu sperto. La ridetoj kaj gajaj aspektoj de infanoj aŭ plenkreskuloj, kiujn ni povas vidi en la fotoj aŭ filmetoj, konfirmas ĉi tiujn atestojn pri reciprokeco.
Por pliaj informoj kaj por partopreni la diversajn projektojn, vizitu la retejon de La Escuelita:
https://www.laescuelita-lima.org/ (hispane, france kaj angle)
Dum la konstruado de "La Escuelita"
-Video-prezento de La Escuelita
-Video de la arta projekto kun la infanoj kaj Carga Maxima (Grafistoj)
Verkis : Françoise ERIKSEN
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :