KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Apero de la albumeto "MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n"

MArta JOmo MAYOMA250
MA
rta kaj JOmo kantas MAYOMA -n estas sestitola bitalbumeto kaj tipe esperanta kunlaboro inter la verkisto-komponisto MAYOMA, kiu loĝas en Kinŝaso, Kongolando, kaj gemuzikistoj-kantistoj de Tuluzo, Okcitanio (Francio).

Antaŭ dek unu jaroj jam Mayoma kaj jOmO kunlaboris por la vinilkosma albumo Mayoma kaj jOmO afrikumas, sed tiun ĉi fojon, nova juna kantistino Marta venas plifortigi la teamon per sia bela ina voĉo kaj natura lerteco kanti voĉajn harmoniojn. Eble tiu muzikumeco venas de ŝia infanaĝo, kiam ŝi aŭdis sian patron (jOmO mem!) ludantan kaj kantantan en la hejmo aŭ sur scenejo.

La rezulto de tiu  kunlaborado  estas disponebla ekde hodiaŭ (30an de aprilo 2021) ĉe Vinilkosmo:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/mayoma-155.html

 

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP