Al kiki - Christine Vidotto (07/11/1960 – 01/04/2021)
- Publikigita vendrede, 02 Aprilo 2021 10:14
KiKi (Christine Vidotto - 07/11/1960 – 01/04/2021)
Kun tre granda ĉagreno, aflikto kaj tristeco ni anoncas la forpason de nia kara amikino Christine Vidotto, (konata ankaŭ kiel KiKi) estraranino de EUROKKA (kasistino).
Ŝi forpasis subite kaj neatendite hieraŭ en la mateno (1an de aprilo 2021).
Ŝi estis tre homeca, gaja kaj humura persono kaj tre aktiva esperantistino..
Mi instruis esperanton al ŝi (kune kun JoMo) en Tuluzo ekde 1988.
Ŝi rapide envolviĝis en agadon por esperanto per la starigo, gvidado kaj plenumado kun Jean Garcia kaj mi (Flo) de la tuluza radio-programo « Esperanto-Magazino de Tuluzo » ĉe Radio FMR unue ekde 1988 kaj sekve pli poste ankaŭ ĉe Radio Canal Sud (Suda Kanalo).
KiKi dum la radio-elsendo "Esperanto-Magazino de Tuluzo" en Canal Sud.
Kiki ankaŭ aktive kunlaboris en la organizado de la arta programo en la teamo de EUROKKA por UK en Montpellier en 1998.
Ankaŭ ŝi estis unu el la ĉefaj pilieroj de la organizado de la kultura Arta Festivalo de Esperanto (KAFE) okazinta en Tuluzo en la jaro 2000.
Dum longaj jaroj ankaŭ ŝi aktivis en la estraro de EKC (Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo). Kiki ankaŭ estis aktorino en la Tuluza Teatro-Trupo (TTT) kaj ludis plurajn teatraĵojn kun Arno Lagrange, Samia Harir, Flavie Audibert, ge-Martinez, Rikardo Cash, ktp…) kaj teatrumis en diversaj kulturaj aranĝoj du pluraj jaroj en katalunio, Francio, KEF en Helsinko, UK en Estonio, Arkones en Poznano, Franc-Germana Eŭropa kongreso en Germanio, ktp..
Ĉi tie estas prezento de TTT kaj de la teatraĵo "La familia etoso" :
http://esperanto.toulouse.free.fr/TeatroTrupoTuluzo/FamiliaEtoso.php
Vojaĝo al KEF kun Samja kaj Kiki por la TTT
Intervjuo de Kiki kaj JoMo pri la okcitana lingvo regata de ambaŭ, fare de Farri (Kis-TV)
Prezento de la estraro de EUROKKA (kun Kiki)
Por ni ĉiuj estas granda perdo de tre proksima amikino precipe por la EUROKKA kaj VINILKOSMO-teamanoj.
Ni volas honorigi ŝin rememorigante plej gajajn kaj kulturajn aventurojn kune travivitajn en tiuj pli ol 30 jaroj da amikeco kaj kunlaborado…
Kiki por ĉiam estos vi en niaj koroj .. ni amas vin …
Flo !
(Floréal Martorell)
Nome de la EUROKKA kaj VINILKOSMO-teamo
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :