Intervjuo de la bando HEXENDRONE
- Publikigita lunde, 25 Januaro 2021 00:31
HEXENDRONE
(intervjuo kun gitaristo A. Farita de Vladimir Koŝ)
"Hexendrone" estas rusa sluĝ*/dum**/fortviolenta-duopo el Krasnodar.
En 2019 ili registris albumon "Libereco Mito - Realeco Morto" plene en internacia lingvo Esperanto.
Ve, la projekto antaŭ nelonge disiĝis, traekzistante nur du jarojn.
V.K.- Saluton! Ni komencu dekomence. Kiel aperis la projekto? Kial ĝi finiĝis? Kio okazadis dum la tempo? Kaj kiu partoprenis?
A.- Saluton! Se mi ĝuste memoras, la bando aperis komence de la 2018-a jaro. Antaŭ tio mi kun la drumisto havis projektojn (bandojn) "Nadsat" (stonero*** / dumo) kaj "Spitter" (sluĝo*/dumo**), kie mi ludis basgitaron. En la 2018 mi ekvolis demeti bason kaj ludi per gitaro malpuran sluĝon* laŭ etoso de "Corrupted" ( https://youtu.be/O9V5zl6t7gw ), kaj ni kreis novan projekton. En ĉiuj supremenciitaj projektoj ludis mi, A. - gitaro/bruo/voĉo, kaj B. - drumoj/voĉo. Inter la unua kaj la dua albumoj de "Hexendrone" ni havis ankoraŭ unu projekton "Omega Void" (sluĝo*/dumo** kun kosma temaro). La projekto haltiĝis pro tio, ke mi ekpasiiĝis pri elektronika muziko, kaj la drumisto ekhavis siajn gravajn aferojn.
V.K.- Kiel venis ideo fari albumon en Esperanto? Kial Esperanto?
A.- Diference de la unua albumo kantotekstoj de la dua estas treege politikigitaj, ilia ĉeftemo estas kontraŭrasismo, lukto kun religiaj obskuraĵoj kaj politikaj subpremoj. Mi diros tiel - pri Esperanto mi estas tuta diletanto, kaj duono de la tekstoj tie estas faritaj per guglo-tradukilo. La internacia planlingvo en tiu-ĉi albumo aperis kiel ankoraŭ unu kontraŭrasista elemento de la tuta aspekto. Temon de la albumo oni povas facile priskribi per slogano de nia eldonejeto - tio estas citaĵo de hispana reĝisoro Luis Buñuel: "Dio kaj Patrio estas senmalgajna paro, ilian rekordon en tio, kio tuŝas subpremon kaj forverŝitan sangon, nenio povas rompi".
V.K.- Ĉu vi mem parolas Esperanton?
A.- Ve, la drumisto kaj mi ne parolas Esperanton.
V.K.- Kio estas Esperanto por vi ĝenerale? Ĉu proksimas al vi ideo de neŭtrala internacia lingvo? Ĉu la mondo bezonas ĝin?
A.- Esperanto povas esti bona provo asimili la homaron, forskrapi unun el bariloj de malkompreno. Mi pensas, ke la mondo bezonas impulson por kompreni, ke ni estas sama specio sendepende de nacioj kaj rasoj.
V.K.- Kion temas viaj kantoj?
A.- Trakoj de la unua albumo temas pri drogoj - uzado kaj teruraj postaĵoj de ĉio-ĉi. La dua albumo "Libereco Mito - Realeco Morto" temas pri koruptitaj politikistoj venigantaj la mondon al novaj holokaŭstoj kaj idiotoj subtenantaj ilin.
V.K.- Rakontu pri kovrilo de la albumo. Ĉu tiu estas Ŝoko Asahara, la gvidanto de sekto "Aum Ŝinrikjo", en aspekto de papo? Kion tio signifas?
A.- La kovrilo estas iuspeca egalsigno inter laŭleĝaj profetoj kaj tiuj uzurpantaj. Ĉar diferenco inter ili estas nur tio, ke unuj estas legalizitaj (oportunaj / maloportunaj) de reĝimo kaj la aliaj - ne.
V.K.- Kiam albumo eliris, ĉu iu el aŭskultantoj demandis, en kiu lingvo ĝi estas farita? Aŭ ĉu ili fajfis, kio estas tio, kaj kion temas la tekstoj?
A.- Se mi ne eraras, demandis nur mia kamarado el projekto "Gortaigh". Ri pensis, ke la tekstoj estas hispanlingvaj)
V.K.- Kiel mi komprenas, la albumo devas esti eldonita sur kasedoj? Ĝis kiam ni atendu, kaj kiu eldonos?
A.- Teorie la albumo estos eldonita sur kasedoj far eldonejo "Stonedbomg Tapes". Se tio malsukcesos, do poste mi memstare eldonos kasedojn etkvante.
V.K.- Ĉu vi aŭdis pri aliaj esperanto-muzikistoj?
A.- Mi delongege konas grupon "Piĉismo" kaj havas en mia kolekto du vinildiskojn kaj T-ĉemizon de japana bando "Voĉo Protesta".
V.K.- Kiujn projektojn vi partoprenas krom "Hexendrone"?
A.- La drumisto partoprenas liberĵaz/nojzrok-projekton "Mrmraum", kaj mi havas projektojn "Hexenoise" (harŝnojzo / fortelektoniko) kaj "Militant Sect" (industria tekno).
V.K.- Kaj fine. Kion vi dirus al ĉiu terano, tian, ke al ĉiuj iĝis vivi pli facile kaj bone?)
A.- Al ĉiu terano mi deziras esti pli tolerema kaj aŭskulti pli da muziko)
Intervjuo far de Vladimir Koŝ, junie de 2020. Traduko el la rusa
Originala artikolo - https://vk.com/@subgrunde-hexendrone
Albumo "Libereco Mito - Realeco Morto" en Bandcamp - https://larmsturm.bandcamp.com/album/libereco-mito-realeco-morto
"Hexendrone" en VK - https://vk.com/hexendrone
"Hexendrone" en Facebook - https://www.facebook.com/hexendrone/
Youtube kanalo de "Hexendrone" - https://www.youtube.com/channel/UCHPRmXKYjDXU_tfaw4Ll6SQ
Leksikono:
*Sluĝo : (Sludge metal, https://youtu.be/ql8M7TfO_IQ ), aŭ simple ŝlim-metalo, estas subĝenro de metalo, kiu unue aperis ĉirkaŭ Nov-Orleano meze de la 1980-aj jaroj. La ĝenro miksas elementojn de Dum-metalo ( doom metal) kaj hardkora punko, kaj kelkfoje grunĝo (grunge) kaj bruroko (Nojzroko / Noise rock).
**Dumo : (Doom metal, https://youtu.be/dnnjssWbjjg ) estas muzika ĝenro forte influita de la fruaj kantoj de Black Sabbath, ĉi-lasta lanĉis la komencojn de dum metalo kun kantoj kiel Black Sabbath, Electric Funeral (https://youtu.be/YJUL53WI3KY ) kaj Into the Void (https://youtu.be/0s1oz5vck3s ) dum la unua duono de la 1970-aj jaroj. Pli aktuale Katatonia el svedio (https://youtu.be/t-WkYalnAZo). En epoko, kiam traŝ-metalo regis la subgrundan metalan scenon, dum-metalo distingiĝas per pli malrapidaj taktoj, pli profundaj gitaraj agordoj kaj pli pezaj, pli dikaj sonoj, la muziko kaj tekstoj elvokas senton de senespereco, de timo kaj la anonco de baldaŭa pereo. Malgraŭ la manko de populareco, la stilo naskos subĝenrojn proksimajn al la stilo inkluzive de gotika metalo, ŝlima metalo kaj mort-dumo (https://youtu.be/UR4tCrJDCb8 ).
***Stonero : (stoner rock, desert rock aŭ eĉ stoner metal, https://youtu.be/6qpC48aTZ-o ), estas subĝenro de roko kaj metalo karakterizita per hipnotaj, simplaj kaj ripetaj ritmoj, tre peza baso, melodia kanto, kaj "retroa" produktado. Ĝi kombinas elementojn de dum-metalo, psikedela roko, blusroko, acidroko kaj pezmetalo. Stonero aperas kaj iĝas tre populara dum la 1990-aj jaroj precipe ĉe la grupoj Kyuss (https://youtu.be/R-MSfd2S7lo) kaj Sleep (https://youtu.be/V89JtjisHr4 ).
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :