Oficiala apero de la bita viva albumo "Ĉiuj ni amegas Usonon" de La Perdita Generacio
- Publikigita marde, 06 Oktobro 2020 09:46
La 10an de oktobro okazos la oficiala apero de la viva bitalbumo Ĉiuj ni amegas Usonon de La Perdita Generacio, ĉe VINILKOSMO.
Tiu ĉi nova albumo estis registrita dum koncerto de La Perdita Generacio okaze de la Nordamerika Kongreso en Seatlo (Usono) en julio 2018. Estis iom speciala projekto ĉar temas pri la unua viva albumo eldonita ĉe Vinilkosmo.
LA PERDITA GENERACIO koncerte en Seatlo (foto: Marcus Griep)
La realigado sukcesis dank' al la kunproduktado inter Esperanto-USA kiu invitis la bandon por koncerti kaj registris la koncerton, LPG kiu koncertis sursceneje, kaj VINILKOSMO kiu miksis, mastrigis, kaj eldonis la bitalbumon.
La preparoj kaj la proceso por tiu eldono estis longaj kaj komplikaj, sed finfine la kunlaboro estis sukcesa kaj ĉio finfine glatiĝis, kaj nun eblas ĝui la vivan mojosegan etoson de tiu memorinda koncerto kiu enskribiĝos en la porĉiamaj verkoj de esperanto-muzikkulturo.
"Ĉiuj ni amegas Usonon" prezentas 13 kantojn de la seatla koncerto plus specialan kromtrakon verkitan dum la postkongresa tendaro en la nacia parko Mount Rainier. Kvin el la kantoj estas neeldonitaj, kaj unu estas adapto de kanto de Amanda Palmer.
En tiu dumkoncerta albumo vi malkovros ankaŭ novan vizaĝon kaj sonon de LPG sursceneje kun drumisto.
LPG kun drumisto (Måns) sursceneje (foto: Marcus Griep)
Ni lasu vin gustumi la verkon, kiu alportos en vian hejmon la vivan koncert-etoson de LPG. Ĝi gvidu vin….
Interesatoj povas malkovri, aŭskulti fragmentojn, kaj mendi la 23-trakan bitalbumon ĉe:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/la-perdita-generacio-117/5-%C4%89iuj-ni-amegas-usonon.html
Por legi la biografion de la bando, vizitu la artistan paĝon ĉe:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/la-perdita-generacio-117.html
LA PERDITA GENERACIO koncertas en Seatlo (foto: Marcus Griep)
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :