Nova voĉo tre baldaŭ venos pliriĉigi la buntecon de esperanto-muziko ĉe Vinilkosmo

TIM  (Timothy Gallego) el Kolombio verkas kaj komponas esperanto-kantojn jam de pluraj jaroj.

image0rpc

De la somero 2018 post IJK en Badajoz Tim decidis paŝo post paŝo labori por esperanta muziko kaj por tio li planas fari muzikvideojn kaj registradi por publikigi siajn  proprajn kantojn.

Ekstartis  kunlaboro  inter TIM kaj Vinilkosmo kaj de jam pluraj monatoj TIM registras personan projekton de albumeto pere de sia  hejmstudio en sia  ĉambro.. Tre baldaŭ tiu  registrado pretos… kaj sekve ekos la miksado kaj mastrigado kunprodukte kun Vinilkosmo ĉe Studio de la Trappe  fare de la soninĝeniero Triboulet

 Tiu unua albumeto enhavos 5 titolojn,  la temoj de la kantoj  estas tre intimecaj laŭ  alternativa popstilo - sendependa roko (Indie rock)..
 Estu atentaj en la venontaj semajnoj,  vi aŭdos pli pri tiu nova projekto kiu sendube plaĉos al multegaj esperanto-muzikŝatantoj…

image4rpc

TIM registrante en sia ĉambra hejmstudio

image2rpc