KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Apero de la bita unuopaĵo kaj muzikvideo “La Pordo” de Ale Kosabela, la 18an de februaro 2020.

la pordo Ale Kosabela250

Kiel antaŭanoncite, hodiaŭ la 18an de februaro 2020 aperas oficiale la bita unuopaĵo de La Pordo” de Ale Kosabela kun grava internacia kunlaboro, aperinta sub licenco CC BY 2  (Creative Commons) en la eldonejo Vinilkosmo.

 Samtempe kiel la unuopaĵo, aperas ankaŭ la oficiala versio de la muzikvideo de la kanto La Pordo”.

“La Pordo” temas pri urĝa alvoko al socia transformiĝo. Estas vera mesaĝo kiu ĉiutage pli aktualas: ni bezonas vekiĝi kaj agi kune por plibonigi la vivkondiĉojn de ĉiuj estaĵoj kaj por protekti nian komunan domon.
Per ĉi tiu kanto Ale instigas al aktiva partopreno en nova kulturo de kunlaboro kaj frateco, kaj invitas nin ĉiujn trairi la etan distancon inter sonĝo kaj vekiĝ’”. Ĉies pensoj kaj emocioj gravas, ĉies agoj nepras kaj urĝas!

Se vi sentas vin koncernata pri ĉi tiu temo, ni invitas vin malkovri aŭ remalkovri ĉi tiun kanton plenumitan pere de nemalgranda kvanto da artistoj kunlaborantaj kiuj ampleksigis la gravecon kaj forton de la verko de Ale.

Vidu ankaŭ la rilatan blogeron kun fotoj ĉe : 
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/136-projekto-la-pordo-de-ale-kosabela.html

La bita unuopaĵo disponeblas en la muzika platformo Vinilkosmo elŝute ekde nun, la 18/02/2020 ĉe: (Alklaku la ĉi suban bildon)

La muzikvideon vi povos spekti en tiu ĉi sama paĝo

 

Aŭskultu La Pordon” elsendflue ĉe la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco (Music Divercities) por la aliĝintoj de la ABONKLUBO: (Alklaku la ĉi suban bildon)
Kiosque Divercities diMusic bloc marque200

Por aliĝi al la ABONKLUBO alklaku la ĉi suban bildon:

ABONKLUBO verda eta

 

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP