Projekto "La pordo" de Ale Kosabela
- Publikigita lunde, 27 Januaro 2020 00:36
Projekto "La pordo" de Alejandro Cossavella
Linda kaj Jean-Claude en la studio Aŭdopolo.
La lastaj registrosecioj por la projekto de muzikvideo kaj unuopaĵo « La Pordo » de Ale Kosabela okazis en la studio Audiopôle (studio de Jean-Claude Patalano de la bando Vojaĝo) en Ramonville (ĉe Tuluzo).
La 4a de novembro 2019 estis la registrado de la voĉoj de JoMo, Jean-Claude kaj Flo!...
JoMo (el Okcitanio)
Jean-Claude Patalano (JCP de Vojaĝo)
Flo! (Vinilkosmo)
kaj la 24a de januaro 2020 estis la vico de la inaj voĉoj de Linda, Anne, Mireille kaj Françoise.
Linda Lenepveu (kantas kun sia patrino Zdravka Bojĉeva en la Internacia koruso)
Anne Mamour (Volontulino ĉe EKC en Tuluzo)
Mireille Hounkpe (Studentino el Benino)
Françoise Eriksen (EUROKKA)
En la venontaj semajnoj okazos la miksado en la studio Aŭdopolo fare de Jean-Claude kaj sekve la mastrigado en la studio de La Trappe fare de Triboulet…
Aliflanke de la Atlantiko Rogener Pavinski ekpreparas la muzikvideon …. Kiun vi baldaŭ povos ĝui… Samtempe kiel la muzikvideo aperos ankaŭ la bita unuopaĵo ĉe VINILKOSMO.
Ĉi tiu ambicia projekto estis ebla dank’ al la partopreno de multaj kontribuantaj artistoj kiuj respondis al alvoko de Ale Kosabela kun la helpo de Vinilkosmo .. ni lasos vin la plezuron malkovri tre baldaŭ tiun ĉi mirindan internacian projekton …
Dume ĝuu la kelkajn fotojn de la lastaj registrosesioj ĉe Tuluzo.
Grupa foto okaze de la lasta registrosesio kun la helpo de Matheus Arantes por la filmado ĉe la Suda Kanalo
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :