Oficiala apero de la bita albumo "Kien vi iros ?" de Rafael Milhomem - Mondmuziko

Kien vi iros Rafael Milhiomem 500px

Oficiala apero la 17an de Januaro 2020 ĉe Vinilkosmo de la bita albumo Kien vi iros ?  de Rafael Milhomem.

Post la unua bita albumo Flugantaj melodioj (2018) – klasika gitaro kaj kavakinjo, Rafael Milhomem revenas kun nova albumo.

Kien vi iros? estas la nomo de lia plej freŝa bita albumo! Ĝi estas malfacile difinebla albumo. Se vi bezonas difinon, ĝi estus "Mondmuziko". Ĝi estas koncepta kaj instrumenta verko kiu donas la ideon ke oni povas vojaĝi tra la mondo sen moviĝi de via loko, per la potenco de la menso plibonigita per muziko kaj legado.

La albumo kunportas nin al diversaj lokoj de la mondo: ni vizitos la afrikan kontinenton per la titolo Al Afriko. Ni trapasos Azion per la titoloj Al Ĉinio; Al Barato kaj Al Persujo (nuna Irano). En Eŭropo, ni vizitos Portugalion per la titolo Al Portugalio. Ni vizittos ankaux sudamerikon  kun aparta reliefigo per brazila muziko el diversaj regionoj.

La albumo enhavas ankaŭ la faman trakon Hejmo, kun teksto de la poeto Marjorie Boulton, muziko de Rafael Milhomem, kantita de la kantistino de BaRok-Projekto, Kaliene Araujo kaj kun la kontribuo de Muniz. Ĝi alvokas sufiĉe densan kaj katastrofan etoson, kaj kongruas perfekte kun peza metala etoso.

 

La bita albumo disponeblas en la muzika platformo Vinilkosmo elŝute ekde nun, la 17an/01/2020 ĉe: (Alklaku la ĉi suban bildon)

 

Kaj elsendflue ĉe la justa elsenfluejo Muzik-Diverseco (Music Divercities) por la aliĝantoj de la ABONKLUBO: (Alklaku la ĉi suban bildon)
Kiosque Divercities diMusic bloc marque200

 

Por aliĝi al la ABONKLUBO alklaku la ĉi suban bildon:
ABONKLUBO verda eta

kaj spektu la tri muzikvideojn el la albumo ĉi sube:

 

Al Sudorienta Brazilo

 

Al Persujo

 

Hejmo