Oficiala apero de la bita albumo "Kien vi iros ?" de Rafael Milhomem - Mondmuziko
- Publikigita vendrede, 17 Januaro 2020 11:40
Oficiala apero la 17an de Januaro 2020 ĉe Vinilkosmo de la bita albumo Kien vi iros ? de Rafael Milhomem.
Post la unua bita albumo Flugantaj melodioj (2018) – klasika gitaro kaj kavakinjo, Rafael Milhomem revenas kun nova albumo.
Kien vi iros? estas la nomo de lia plej freŝa bita albumo! Ĝi estas malfacile difinebla albumo. Se vi bezonas difinon, ĝi estus "Mondmuziko". Ĝi estas koncepta kaj instrumenta verko kiu donas la ideon ke oni povas vojaĝi tra la mondo sen moviĝi de via loko, per la potenco de la menso plibonigita per muziko kaj legado.
La albumo kunportas nin al diversaj lokoj de la mondo: ni vizitos la afrikan kontinenton per la titolo Al Afriko. Ni trapasos Azion per la titoloj Al Ĉinio; Al Barato kaj Al Persujo (nuna Irano). En Eŭropo, ni vizitos Portugalion per la titolo Al Portugalio. Ni vizittos ankaux sudamerikon kun aparta reliefigo per brazila muziko el diversaj regionoj.
La albumo enhavas ankaŭ la faman trakon Hejmo, kun teksto de la poeto Marjorie Boulton, muziko de Rafael Milhomem, kantita de la kantistino de BaRok-Projekto, Kaliene Araujo kaj kun la kontribuo de Muniz. Ĝi alvokas sufiĉe densan kaj katastrofan etoson, kaj kongruas perfekte kun peza metala etoso.
La bita albumo disponeblas en la muzika platformo Vinilkosmo elŝute ekde nun, la 17an/01/2020 ĉe: (Alklaku la ĉi suban bildon)
Kaj elsendflue ĉe la justa elsenfluejo Muzik-Diverseco (Music Divercities) por la aliĝantoj de la ABONKLUBO: (Alklaku la ĉi suban bildon)
Por aliĝi al la ABONKLUBO alklaku la ĉi suban bildon:
kaj spektu la tri muzikvideojn el la albumo ĉi sube:
Al Persujo
Hejmo
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :