Foto-Konkurso "Pli Blua Horizonto"
- Publikigita lunde, 26 Aŭgusto 2019 16:59
Foto-Konkurso "Pli Blua Horizonto"
La kantistino Kjara, Vinilkosmo kaj la revuo Kontakto lanĉas fotokonkurson kun la temo "Pli Blua Horizonto”."Pli Blua Horizonto"estas fizika loko sed ankaŭ povas esti mensa stato, deziro al la vivo aŭ la vizaĝo de iu amata, ekzemple.
Pripensu, kio estas "Pli Blua Horizonto" por vi kaj partoprenu!
La reguloj estas:
- Faru vian plej bonan foton
- Aperigu ĝin en via Facebook-profilo kaj marku ĝin kun la tri paĝoj Kjara-Fangrupo (https://www.facebook.com/KJARA-Fangrupo-103607644312851/), Vinilkosmo (https://www.facebook.com/VINILKOSMO-Esperanto-Muzik-Prod-Fangrupo-40825743601/) kaj revuo Kontakto! (https://www.facebook.com/revuokontakto/)
- "Ŝatu" la tri paĝojn (se vi ne jam faris!)
- Se vi volas, vi povas ankaŭ afiŝi priskribon, en kiu vi diras, kio estas tiu "pli blua horizonto"
Por la unuaj 4 pli bonaj fotoj estos la jenaj premioj:
1-a loko: Fizika kopio de KD Blua Horizonto de Kjara, dediĉita kaj subskribita
2-a loko: Bita kopio de la KD Blua Horizonto
3-a loko: 1-jara abono al Abonklubo de Vinilkosmo
4-a loko: 1-jara cifereca abono de la revuo Kontakto
La ĵurio estas formita de Kjara, Floreal Martorell kaj Rogener Pavinski. La unuaj 4 lokoj estos anoncataj sur la tri paĝoj de la ĵurianoj. La konkurso okazas de la 1-a de septembro ĝis la 1-a de oktobro.
Ĉu vi pretas? Ek! Fotu!
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :