Du gravaj novaj album-projektoj en preparo ĉe VINILKOSMO
- Publikigita ĵaŭde, 21 Marto 2019 16:59
1a projekto:
Blua horizonto
Foto: Ivan Tiraferri
La itala kantaŭtorino Kjara ( Chiara Raggi) enstudiiĝis por registri kaj jam ekmiksas sian unuan esperanto-albumon Blua horizonto …
Kunlaboris por helpi en la projekto interalie Gianflanco Molle, Renato Corsetti kaj Michela Lipari.
Albumo produktita de Musica di Seta kaj Fei - Itala Esperantista Federacio.
La albumo aperos surdiske (KD) kaj bitforme ĉe Vinilkosmo, plej malfrue por la paska semajfino en aprilo 2019.
Nova voĉo kaj nova stilo venos pliriĉigi esperanto-muzikkulturon !
ĉu vi pretas ?
*********************
2a projekto:
Novaĵoj de la albumprojekto ESPERO
Foto : François Mouren-Provensal
La album-projekto kiun ni anoncis en la Informletero de Vinilkosmo en decembro 2017 kun speciala muzika aranĝo de "La Espero", reaperis kun nova muzika teamo, kaj ni tre feliĉas pri tio.
Riĉigita per la aranĝoj de Jean-Claude ROGER, aŭtoro kaj komponisto, la esperanto-himno estos prezentita de filharmonia orkestro (15 muzikistoj) direktita de Philippe ALLEGRINI. Ĝi estos kantita de Vanessa PONT, profesia kantisto de la Konservatorio de Nico. Rekonita en la mondo de opero, ŝi ankaŭ estas distingita en la mondo de kanto, kiun ŝi aparte ŝatas.
Aldone al la reorkestrita versio de "La Espero", la albumo inkluzivos dekon da kantoj tradukitaj kaj adaptitaj en esperanto, inkluzive originalan esperantan kanton de la aŭtoro Miguel Gutiérrez.
Por realigi ĉi tiun projekton, kiu estos kunproduktita kaj realigita kunlabore kun la Federacio Esperanto-Provenco, kun la subteno de Espéranto-France, kaj Vinilkosmo, kiu publikigos kaj distribuos la albumon, abono per amasfinancado ĵus estis lanĉita en KissKissBankBank.
Vi povas legi pli amplekse prie kaj registriĝi ĉe la projektretejo por subteni ĝin:
https://www.kanto-espero.org/
Aŭ iru rekte al la amasfinanca retejo:
https://www.kisskissbankbank.com/fr/projects/esperanto-kaj-la-franca-frate-en-komuna-muzika-projekto
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :