13an de julio, tutmonda tago de Rokmuziko kaj apero de la albumo "SOVAĜA ANIMO" de BaRok-Projekto
- Publikigita marde, 12 Julio 2016 10:08
Post la apero de 3 novaj albumoj en la pasinta 15a de junio (vidu la informon en nia blogo, jOmO okcitanas, Espo Despo Bosniumas, Solotronik Kompendium)
Hodiaŭ la 13a de julio estas la "Tutmonda Tago de Rokmuziko" kaj la brazila bando BaRok-Projekto kune kun Vinilkosmo elektis tiun memorindan tagon kiel oficialan aperdaton de la bita albumo "Sovaĝa animo" por antaŭanonci la preparon de la fizika versio sur KD kiu aperos dum aŭgusto en Brazilo kaj ĉe vinilkosmo.com.
Vi estas invitataj malkovri la bandon BaRok-Projekto kaj siajn verkojn legante la biografion ĉe:
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto.html
La bita albumo (mp3- ogg) Sovaĝa animo de BaRok-Projekto disponeblas ekde la 13a de julio ĉe:
Senperda formato FLAC disponeblas ĉe la Vinilkosmo-spaco de cd1d:
La Fizika albumo sur KD aperos en Aŭgusto 2016 ĉe:
http://www.vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e
Kaj jen video-teksto de nova versio de la kanto "La plej bona ĉasisto" kiu aperas kiel kroma trako en la nova albumo.
Juniaj albumaperoj ĉe VINILKOSMO (KD de JoMo, bitaj albumoj de Espo Despo, Solotronik kaj BaRok-Projekto)
- Publikigita dimanĉe, 12 Junio 2016 22:40
Junio 2016 estas riĉoplena en novaj esperanto-muzik-albumoj per la aperoj de la fizika KD-albumo jOmO okcitanas, kaj la bitaj albumoj Bosniumas , Kompendium.
Sed Julio ankaŭ plezurigos vin per la apero de la bita albumo Sovaĝa animo kaj fizika KDo de Espo Despo. La KD albumo de BaRok-Projekto aperos en aŭgusto.
Aperoj la 15an de junio 2016:
KD albumo jOmO okcitanas (jOmO fait de l’occitan) de la tuluza artisto
JoMo (Jean Marc LECLERCQ): Mondmuziko (okcitana muziko en esperanto)
La fizika albumo "jOmO okcitanas sur KD disponeblas en la reta diskoservo ĉe: www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd128&lng=e
La bita (mp3- ogg) albumo disponeblas ĉe: www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/jomo-149/4-jomo-okcitanas.html
en FLAC : http://cd1d.com/fr/album/jomo-okcitanas
- en justa elsendfluo (Abonantoj) :http://music.1dtouch.com/artists/8085
- Video : https://youtu.be/dRb_V72KQYg
Albumo "Bosniumas" de Espo Despo (Danio / Bosnio)
Mondmuziko (tradicia bosna muziko en esperanto)
La bita (mp3- ogg) albumo Bosniumas de Espo Despo disponeblas ĉe: www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/espo-despo-135/2-bosniumas.html
- FLAC : http://cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod-
- Justa elsendfluo (Abonantoj) : http://music.1dtouch.com/labels/183
- La Fizika albumo sur KD aperos komence de Julio 2016 ĉe www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd129&lng=e
Bita albumo "Kompendium" de Solotronik (Hispanio /Pollando)
Elektronik' - Triphopo - ĝangal'
La bita (mp3- ogg) albumo Kompendium de Solotronik disponeblas ĉe: www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/solotronik-112/3-kompendium.html
- FLAC : http://cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod-
- Justa elsendfluo (Abonantoj) :http://music.1dtouch.com/labels/183
Apero la 13an de julio 2016:
Albumo "Sovaĝa animo" de BaRok-Projekto (Brazilo)
Metalo – Potenc-metalo
La bita (mp3- ogg) albumo Sovaĝa animo de BaRok-Projekto disponeblas ĉe: www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto.html
La Fizika albumo sur KD aperos la 12an de aŭgusto 2016 en Brazilo kaj ĉe : www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd130&lng=e (por esperantio)
Apero en aliaj retejoj biteforme la 7an de septembro 2016:
- FLAC : http://cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod-
- Justa elsendfluo (Abonantoj) : http://music.1dtouch.com/labels/183
Albumo "jOmO okcitanas"
- Publikigita sabate, 09 Aprilo 2016 16:28
La fizika albumo "jOmO okcitanas" sur KD antaŭmendeblas ĝis la 23a de Aprilo 2016 ĉe Ulule: fr.ulule.com/jomo-okcitanas
La bita albumo disponeblas ĉe: (mp3- ogg)
En la justa elsendfluejo, alklalu la bildon: (post la 23a/04/2016)
Por aboni la justan elsendfluon aliĝu ĉe: (Alklaku la bildon)
Partoprenu la 3-an Muzikan Konkurson!
- Publikigita merkrede, 13 Aprilo 2016 08:17
Post du sukcesaj realigoj, la revuo Kontakto, TEJO kun apogo de UEA relanĉas la 3ª Muzikan Konkurson de Kontakto! Kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo "Muziko" el la Belartaj Konkursoj de UEA kaj premii la talentojn de niaj artistoj. Denove la konkurso estas dividita en tri kategorioj: Kanto de la Jaro, Premio de la publiko kaj Nova Talento.
En 2014 partoprenis 16 konkursaĵoj, kaj en 2015 la 2ª Konkurso allogis 14 artistojn. Pliajn detalojn kiel partopreni en la 3ª Muzika Konkurso de la revuo Kontakto vi trovos en la regularo! Disvastigu la informon!
Pliaj informoj, aliĝilo kaj regularo troviĝas ĉe:
kontakto.tejo.org
Aktualaj eldonprojektoj de VINILKOSMO por 2016
- Publikigita marde, 15 Marto 2016 14:30
- por aprilo 2016 "jOmO okcitanas", albumo de JoMo
La bita albumo jOmO okcitanas elŝuteblas en mp3 kaj ogg formatoj ekde la 1a de aprilo 2016 en la elŝutejo de Vinilkosmo.
kaj eblas aŭskulti fragmente la enhavon de la albumo ĉe :
kaj en FLAC formato ĉe:
La KD-albumo estas antaŭmendebla ĉe: fr.ulule.com/jomo-okcitanas
La celo de 150 antaŭmendoj de KDoj estis atingita sed ĝis la 23a de aprilo 2016 eblas antaŭmendi vian ekzempleron por esti certa havi ĝin ĉar ĝi estos presita en limigita kvanto !!!
Se vi ne sukcesis antaŭmendi la KDon ĝustatempe provu ekde majo akiri ĝin en la diskoservo de Vinilkosmo ĉe:
http://www.vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e
La lanĉo de la bita albumo jOmO okcitanas okazis kadre de la Esperanto-semajno en Tulzuo kun aperitiva koncerto de JoMo & la Bodegistoj kaj sekve koncerto de la bando Vojaĝo vendrede la 1an de aprilo je la 19a organizita de "Esperanto-Kultur-Centro" de Tuluzo en la kvrataldomo de Rangueil
Pliaj informoj ĉe : www.esperanto-midipyrenees.org/agenda/evenement.php?val=4755_apero-concert
- por majo-junio 2016 albumo de Espo Despo el Kopenhago (la bando de Amir eks-Esperanto Desperado)
Danbazita internacia muzikgrupo Espo Despo, miksas nuntempe siajn novajn muzikojn en Bolonjo, Italio, kun la fama muzikproduktisto Mustafa MuCe Cengic, kaj baldaŭ aperos ilia nova albumo labornome 'Bosniumas'... En la albumo oni trovos interpretaĵojn de bosnaj tradiciaj urbaj kantoj-'sevdalinkoj', kiuj al esperanto plejparte tradukis Branko Miljko. Multaj ‘esperanto steluloj’ prenis parton kiel gastoj. Inter aliaj aŭskuteblas Helle Cleary (DK), Flavio Fonseca (BR), Alejandro Cossavella (ARG), Gijom’ Armide (FR/DE) kaj Patrik Austin (FI/GB).
Ankaŭ aliaj, ne-esperantistoj kaj pli aŭ malpli konataj muzikistoj partoprenis, inter aliuj Dino Pehilj (BA/DK), Eisabeth Vik (N/DK), Ljubo Martinoski (SRB/DK), Kenan Tekin (TR/DK), Edouard Galstian (ARM/DK) kaj Per Henriksen (DK).
La mastrigado okazos ĉe Studio de La Trappe / Vinilkosmo komence de Aprilo kaj aperos en majo 2016 laŭ bita formato en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉe www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/espo-despo-135.html kaj en la diversaj aliaj retejoj kun Vinilkosmo-katalogo (CD1D, 1D MP, 1D tuŝ, ktp...).
-por junio-julio 2016 "Sovaĝa animo" albumo de la Brazila potenc-metala bando BaRo-Projekto.
Kiel antaŭanoncite pere de la albumeto Jen nia Viv-River' ( vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto/1-jen-nia-viv-river.html ) BaRok-Projekto preparas novajn muzikojn por la jaro 2016.
La bando jam enstudiiĝis por ekregistri la albumon "Sovaĝa animo" kiu aperos en julio.
Video pri la unua regristrosesio (registrado de la drumo):
Video pri la kampanjo de amasfinancado por subteni BaRok-Projekto-n organizi turneon en Eŭropon por prezenti la novan albumon (UK, IJK, FESTO) bonvole kontribuu!!! ĉe : www.kickante.com.br/campanhas/barok-projekto-tupiniquins-no-velho-mundo
-por junio-julio 2016 "Postnuklea Rekviemo" albumo de Jim Petit
Postnuklea Rekviemo estas muzik-verko por simfonia orkestro, Minimoog-sintezilo, orgeno, perkutiloj, elektraj gitaroj, ĥoro, kaj glit-gitaroj, verkita de Jim Petit.
Por produkti kaj eldoni la projekton Jim Petit lanĉis amasfinancan kampanjon ĉe:
https://www.zeste.coop/fr/decouvrez-les-projets/detail/requiem-postnucleaire-postnuklea-rekviemo
Vinilkosmo subtenas tiun ĉi memproduktitan projekton de Jim Petit.
La antaŭa albumo Karma disponeblas ĉi tie : www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/jim-petit.html
- por septembro 2016 "Planedo nia", unua albumo de la bando VOJAĜO
Ses muzikistoj:
“Ĝuzepe” Jean-Claude Patalano: saksofonoj/klarneto/fluto, kanto;
Audrey Rey: voĉaj korusoj;
Gilles Benard: klavaroj;
Didier Kerboull: basgitaro;
Pascal Marceillac: Drumo;
Julien Fisher: Perkutiloj
Ili ĉiuj decidis dediĉi sian arton al la kundivido de la ideoj pri protektado de la naturo kaj de nia kara planedo “Tero” pere de la internacia Lingvo.
Vojaĝo preparas sian unua albumon kiu estos vera donacema miksaĵo kun subtilaj kaj varmaj komponaĵoj invitante vin al feliĉa kaj trankvila promenado en la kerno de Amazonio ĝis Mediteranea marbordo, per sinkopaj ritmoj el bosanovo, sambo, salso, ĝis svingaj influjoj de novorleana ĵazo aŭ virtuozo de ĉoro.
Albumo por vere longa vojaĝo… por ĉirkaŭi kaj ŝirmi nian amatan planedon Tero.
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :