Abonu KONTAKTO -n
- Publikigita merkrede, 17 Februaro 2016 18:15
Abonu KONTAKTO -n ĉe : http://kontakto.tejo.org/
Apero de "Jen nia Viv-River' " de BaRok-Projekto
- Publikigita marde, 15 Decembro 2015 16:22
Hodiaŭ okaze de la Esperanta Tago aperas oficiale ĉe Vinilkosmo la bita albumeto (EP) "Jen nia Viv-River' " de la brazila potenc-metala bando BaRok-Projekto.
Ĉi tiu 6-titola albumeto celas antaŭanonci la plenan albumon kiun preparas la bando kaj kiu aperos meze de la jaro 2016 (por UK)
Jen nia Viv-River' disponeblas ekde nun en la elŝutejo de VINILKOSMO.
Artista paĝo :
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto.html
Albumetpaĝo por elŝuti laux mp3 kaj OGG formatoj:
Por elŝuti laŭ FLAC formato en la nacia platformo de cd1d:
aŭ ankaŭ en FLAC en la regiona platformo 1 midipyrenees:
ĝi ankaŭ disponeblas en la justa elsendfluejo 1D Tuŝ alirebla abonante ĉe la Vinilkosmo ABONKLUBO http:/:www.vinilkosmo-mp3.com/eo/com-virtuemart-menu-mediafiles/vinilkosmo-abonklubo.html
2 novaj albumoj aperis por antaŭ UK kaj aliaj eŭropsomeraj aranĝoj!!!
- Publikigita ĵaŭde, 15 Oktobro 2015 17:56
1a albumo : Apero la 10an de junio 2015
Amindaj amas vin, la dua albumo de la fama kuba bando AMINDAJ aperas laŭ bita formato.
La preparado estis longa kaj la bando trapasis diversajn malfacilaĵojn sed ja finfine jen por vi somera kaj varma etoso.
La bita albumo "Amindaj amas vin" disponeblas elŝute (MP3 kaj ogg) ĉe :
kaj en senperda formato (FLAC) ĉe 1d-mp
Ankaŭ elsendflue ĉe 1D tuŝ, por aboni iru ĉe: fr.ulule.com/1d-touch
Filmeto pri la historio de Amindaj en Contramaestre spekteblas ĉi tie : www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/1006310
**************************************************
2a albumo : apero la 10an de junio 2015 Post longa silenta tempo, SoloTronik atakas denove kaj revenas per nova kompila bita albumo kun novaj elektronikaj sonoj kaj koloroj...
Vi mem konvinkiĝu...
La bita albumo "Vulkan-Arkiteknia infano" de SoloTronik disponeblas elŝute (MP3 kaj ogg) ĉe :
kaj en senperda formato (FLAC) ĉe 1d-mp kaj cd1d.
Ankaŭ elsendflue ĉe 1D tuŝ
por aboni iru ĉe: fr.ulule.com/1d-touch
Dua muzikvideo de la kanto "Kie ne plu" videblas ĉi tie:
youtu.be/SweNBMQar9Y
"Kajto flugas" la 7a albumo de KAJTO disponebla ĉe VINILKOSMO
- Publikigita marde, 03 Novembro 2015 13:35
Tio estas ne malpli ol la sepa KD de la duopo Kajto, unu el la plej malnovaj grupoj en nia katalogo, ilia debuto datiĝas jam de 1989, sed ankoraŭ same energia kaj inventema kiel ĉiam, kaj ni ne troigas.
“Kajto Flugas” estis prezentita por la unua fojo dum la UK en Lille en julio 2015, kun 14 novaj kantoj el 15, kun versio de “Mi memoras”, vera klasikaĵo, aldonita por altgrade spici ĉion.
Ĝiaj kanon-aranĝoj, miksanta la voĉojn de spertaj esperantistoj kun tiuj de freŝbakitaj, portas la lirikajn flugojn de diversaj poetoj, same profundaj kiel humuraj, al novaj altecoj.
Amaso da instrumentoj, inkluzive de akordiono, banĝo, buŝharmoniko, citaro, gitaro, koncertino, kontrabaso, mandolino, sintezilo, kaj ŝalmo, kristaligas la estintecon kaj estantecon, firme certigante la sentempecon de la mesaĝo de la universala lingvo.
Kion diri pli, se ne ke ĉi tiu estas albumo kiun vi ne povas simple ignori; ĝi estas kolektinda, donacinda, kaj speciale tuttempe aŭskultinda!
La KD albumo "Kajto flugas" disponeblas en la reta diskoservo de Vinilkosmo:
La bita albumo "Kajto flugas" disponeblas elŝute (MP3 kaj ogg) ĉe :
Nova: "La Blogo" de VINILKOSMO
- Publikigita merkrede, 04 Junio 2014 08:52
Kun la remalfermo de nia elŝutejo ni havas la plezuron prezenti al vi la novan blogon de VINILKOSMO.
En tiu ĉi Blogo vi trovos informojn pri esperanto-muziko.
Ankaŭ gravas ke vi enskribiĝu al la Informletero de VINILKOSMO
Bonvenon en nia Blogo
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :