Video "Taŭba kaj Kerana" dum koncerto de BaRok-Projekto
- Publikigita ĵaŭde, 27 Aprilo 2017 15:58
Novaĵoj en la platformo VINILKOSMO-mp3.com
- Publikigita ĵaŭde, 13 Aprilo 2017 13:12
Sekve de petoj de diversaj uzantoj ni faris aldonojn kaj plibonigojn en nia retejo (la platformo https:// www.vinilkosmo-mp3.com ) jen la du ĉefaj :
- Ni aldonis la eblecon akiri la diskojn en tiu ĉi retejo (jam pluraj diskoj aĉeteblas tie ekde nun).
Iom post iom la tuta katalogo (de fizikaj KD-oj kaj viniloj de jam bitigitaj albumoj) disponeblos tie. Ĉiuj diskoj devus esti disponeblaj tie por la fino de la jaro 2017.
- Ekde hodiaŭ ni aldonis sekurigitan pagsistemon por bankkartoj (la sama kiel en nia malnova diskoservo) kaj ĉiuj provoj kaj testoj estis sukcesaj.
Nun do, eblas elekti por pagi ĉu per via bankkarto ĉu pere de Paypal laŭ via deziro..
Ni esperas ke ĉio ĉi helpos vin por sen hezite akiri sekure viajn plej ŝatajn albumojn kaj muzikojn aŭ ankaŭ por aliĝi al la ABONKLUBO por havi aliron al nia kompleta bita katalogo pere de la justa elsendfluejo 1D tuŝ.
Bonvenon en nia muzika platformo:
Jubileo de KAJTO 2017
- Publikigita lunde, 28 Novembro 2016 16:49
Diskografio de Kajto ĉe :
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kajto-115.html
Diskografio de Kapriol'! ĉe :
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kapriol.html
La plejpleja 50-o - Vinilkosmo-statistikoj ĉe 1D tuŝ
- Publikigita merkrede, 08 Februaro 2017 13:38
Vinilkosmo-statistikoj ĉe 1D tuŝ
La Plejpleja 5opo de aŭskultantoj
ivo_m: aŭskultoj en januaro 2135 kaj en decembro 1792
cubefsoft: aŭskultoj en januaro 698 kaj en decembro 403
troiscanal: aŭskultoj en januaro 643 kaj en decembro 176
norbert.bludau: aŭskultoj en januaro 619 kaj en decembro139
mauryolivier: aŭskultoj en januaro 159 kaj en decembro 119
La plejpleja 50-o de la Artistoj
Persone
kaj LPG
estas en la supro de la plej aŭskultajaj artistoj
Sed Jonny M
estas progresanta valoro !
Platano rigardas por vi statistikon ĉiumonate kaj jen lia prognozo:
1. Persone
2. LPG
3.Jomo
4. Martin & la talpoj
5. Dolchamar
Jonny M devus esti pli alta, eraro de statistiko ĉar necesas aldoni Jonny M (sen '.') +151, do fakte li devus esti en la 11a loko.
Jen la listo de la plejpleja 50-o ĉe music.1dtouch.com/labels/183
Stato de la abonantaro de Vinilkosmo en la justa elsendfluejo 1D tuŝ
En 2016 la abonlubo kalkulis 104 Abonantojn.
kaj ĝis nun por 2017 aliĝis 74 abonantoj
en la statistiko de la aŭskultado en decembro 2016 kompare al novembro 2016 estas ja progreso sed necesus pli da vigla aŭskultado por plivivigi kaj pli aktivigi la Vinilkosmo-katalogon en 1D touch..
Vinilkosmo esperas post kelkaj semajnoj preterpasi la 100 abonantojn ..
Ek homoj vekiĝu !
Abonu kaj aŭskultu viajn plej ŝatatajn albumojn ĉe 1D touch!
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html
Ĉi sube jen la akitivado de la aŭskultantoj (komparo inter novembro kaj decembro 2016) videblas signifan progreson (la ruĝa kurbo)
Platano
ABONKLUBO de Vinilkosmo - jara reabono por 2017
- Publikigita lunde, 14 Novembro 2016 19:45
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :