KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Aktualaj eldonprojektoj de VINILKOSMO por 2016

- por aprilo 2016 "jOmO okcitanas", albumo de JoMo

 jOmO okcitanas - la nova aperonta albumo de JoMo

La bita albumo jOmO okcitanas elŝuteblas en mp3 kaj ogg formatoj ekde la 1a de aprilo 2016 en la elŝutejo de Vinilkosmo.
kaj eblas aŭskulti fragmente la enhavon de la albumo ĉe :

kaj en FLAC formato ĉe:

jOmO okcitanas

La KD-albumo estas antaŭmendebla ĉe: fr.ulule.com/jomo-okcitanas

La celo de 150 antaŭmendoj de KDoj estis atingita sed ĝis la 23a de aprilo 2016 eblas antaŭmendi vian ekzempleron por esti certa havi ĝin ĉar ĝi estos presita en limigita kvanto !!! Se vi ne sukcesis antaŭmendi la KDon ĝustatempe provu ekde majo akiri ĝin  en la diskoservo de Vinilkosmo ĉe:
http://www.vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e

La lanĉo de la bita albumo jOmO okcitanas okazis kadre de la Esperanto-semajno en Tulzuo kun aperitiva koncerto de JoMo & la Bodegistoj kaj sekve koncerto de la bando Vojaĝo vendrede la 1an de aprilo je la 19a organizita de "Esperanto-Kultur-Centro" de Tuluzo en la kvrataldomo de Rangueil
Pliaj informoj ĉe : www.esperanto-midipyrenees.org/agenda/evenement.php?val=4755_apero-concert

 

 
- por majo-junio 2016 albumo de Espo Despo el Kopenhago (la bando de Amir eks-Esperanto Desperado)

 Espo Despo 2016

Danbazita internacia muzikgrupo Espo Despo, miksas nuntempe siajn novajn muzikojn en Bolonjo, Italio, kun la fama muzikproduktisto Mustafa MuCe Cengic, kaj baldaŭ aperos ilia nova albumo labornome 'Bosniumas'... En la albumo oni trovos interpretaĵojn de bosnaj tradiciaj urbaj kantoj-'sevdalinkoj', kiuj al esperanto plejparte tradukis Branko Miljko. Multaj ‘esperanto steluloj’ prenis parton kiel gastoj. Inter aliaj aŭskuteblas Helle Cleary (DK), Flavio Fonseca (BR), Alejandro Cossavella (ARG), Gijom’ Armide (FR/DE) kaj Patrik Austin (FI/GB).

Ankaŭ aliaj, ne-esperantistoj kaj pli aŭ malpli konataj muzikistoj partoprenis, inter aliuj Dino Pehilj (BA/DK), Eisabeth Vik (N/DK), Ljubo Martinoski (SRB/DK), Kenan Tekin (TR/DK), Edouard Galstian (ARM/DK) kaj Per Henriksen (DK).

La mastrigado okazos ĉe Studio de La Trappe / Vinilkosmo komence de Aprilo kaj aperos en majo 2016 laŭ bita formato en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉe www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/espo-despo-135.html kaj en la diversaj aliaj retejoj kun Vinilkosmo-katalogo (CD1D, 1D MP, 1D tuŝ, ktp...).

 

-por junio-julio 2016 "Sovaĝa animo" albumo de la Brazila potenc-metala bando BaRo-Projekto.

 BaRok-Projekto

 

Kiel antaŭanoncite pere de la albumeto Jen nia Viv-River' ( vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto/1-jen-nia-viv-river.html ) BaRok-Projekto preparas novajn muzikojn por la jaro 2016.
La bando jam enstudiiĝis por ekregistri la albumon "Sovaĝa animo" kiu aperos en julio.
Video pri la unua regristrosesio (registrado de la drumo):

Video pri la kampanjo de amasfinancado por subteni BaRok-Projekto-n organizi turneon en Eŭropon por prezenti la novan albumon (UK, IJK, FESTO) bonvole kontribuu!!! ĉe : www.kickante.com.br/campanhas/barok-projekto-tupiniquins-no-velho-mundo

 

 

-por junio-julio 2016 "Postnuklea Rekviemo" albumo de Jim Petit

Jim Petit en FESTO 2014

 

Postnuklea Rekviemo estas muzik-verko por simfonia orkestro, Minimoog-sintezilo, orgeno, perkutiloj, elektraj gitaroj, ĥoro, kaj glit-gitaroj, verkita de Jim Petit.
Por produkti kaj eldoni la projekton Jim Petit lanĉis amasfinancan kampanjon ĉe:
https://www.zeste.coop/fr/decouvrez-les-projets/detail/requiem-postnucleaire-postnuklea-rekviemo
Vinilkosmo subtenas tiun ĉi memproduktitan projekton de Jim Petit.
La antaŭa albumo Karma disponeblas ĉi tie : www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/jim-petit.html

 

 

- por septembro 2016 "Planedo nia", unua albumo de la bando VOJAĜO

Vojaĝo - varma Ĵaza mondmuziko
Vojaĝo venas el Tuluzo, urbo el la sudo de Francio kaj ĝi portas en siaj bagaĝoj muzikon kun sudamerikaj akĉentoj kaj komunikema vervo.

Ses muzikistoj:
ĜuzepeJean-Claude Patalano: saksofonoj/klarneto/fluto, kanto;
Audrey Rey: voĉaj korusoj;
Gilles Benard: klavaroj;
Didier Kerboull: basgitaro;
Pascal Marceillac: Drumo;
Julien Fisher: Perkutiloj
Ili ĉiuj decidis dediĉi sian arton al la kundivido de la ideoj pri protektado de la naturo kaj de nia kara planedo “Tero” pere de la internacia Lingvo.
Vojaĝo preparas sian unua albumon kiu estos vera donacema miksaĵo kun subtilaj kaj varmaj komponaĵoj invitante vin al feliĉa kaj trankvila promenado en la kerno de Amazonio ĝis Mediteranea marbordo, per sinkopaj ritmoj el bosanovo, sambo, salso, ĝis svingaj influjoj de novorleana ĵazo aŭ virtuozo de ĉoro.
Albumo por vere longa vojaĝo… por ĉirkaŭi kaj ŝirmi nian amatan planedon Tero.

Koncerto de la tuluza bando
Koncerto de Vojaĝo en Tuluzo la 1an/04/2016 kadre de la "Esperanto-semajno"


 

Antaŭmendo-kampanjo por la KD "jOmO okcitanas"

Vi decidu ĉu la albumo "jOmO okcitanas" aperu sur KD !!!
Eblas antaŭmendi ĝis nur la 24a de aprilo 2016, poste tro malfruos !!!
Ne atendu la lastan momenton, antaŭmendu la KD-on ĉi tie:
http://fr.ulule.com/jomo-okcitanas/

Apero de "Jen nia Viv-River' " de BaRok-Projekto

Hodiaŭ okaze de la Esperanta Tago aperas oficiale ĉe Vinilkosmo la bita albumeto (EP) "Jen nia Viv-River' " de la brazila potenc-metala bando BaRok-Projekto.
barok Jen nia Viv River500

Ĉi tiu 6-titola albumeto celas antaŭanonci la plenan albumon kiun preparas la bando kaj kiu aperos meze de la jaro 2016 (por UK) Jen nia Viv-River' disponeblas ekde nun en la elŝutejo de VINILKOSMO.
Artista paĝo :
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto.html

Albumetpaĝo por elŝuti laux mp3 kaj OGG formatoj:

 Por elŝuti laŭ FLAC formato en la nacia platformo de cd1d:
Jen nia Viv-River'

 aŭ ankaŭ en FLAC en la regiona platformo 1 midipyrenees:
Jen nia Viv-River'

ĝi ankaŭ disponeblas en la justa elsendfluejo 1D Tuŝ alirebla abonante ĉe la Vinilkosmo ABONKLUBO http:/:www.vinilkosmo-mp3.com/eo/com-virtuemart-menu-mediafiles/vinilkosmo-abonklubo.html

 

Abonu KONTAKTO -n

2016.kontakto varbilo

Abonu KONTAKTO -n ĉe : http://kontakto.tejo.org/

"Kajto flugas" la 7a albumo de KAJTO disponebla ĉe VINILKOSMO

Kajto flugas - Nova albumo de Kajto

Tio estas ne malpli ol la sepa KD de la duopo Kajto, unu el la plej malnovaj grupoj en nia katalogo, ilia debuto datiĝas jam de 1989, sed ankoraŭ same energia kaj inventema kiel ĉiam, kaj ni ne troigas.
Kajto Flugas” estis prezentita por la unua fojo dum la UK en Lille en julio 2015, kun 14 novaj kantoj el 15, kun versio de “Mi memoras”, vera klasikaĵo, aldonita por altgrade spici ĉion.
Ĝiaj kanon-aranĝoj, miksanta la voĉojn de spertaj esperantistoj kun tiuj de freŝbakitaj, portas la lirikajn flugojn de diversaj poetoj, same profundaj kiel humuraj, al novaj altecoj.
Amaso da instrumentoj, inkluzive de akordiono, banĝo, buŝharmoniko, citaro, gitaro, koncertino, kontrabaso, mandolino, sintezilo, kaj ŝalmo, kristaligas la estintecon kaj estantecon, firme certigante la sentempecon de la mesaĝo de la universala lingvo.
Kion diri pli, se ne ke ĉi tiu estas albumo kiun vi ne povas simple ignori; ĝi estas kolektinda, donacinda, kaj speciale tuttempe aŭskultinda!

La KD albumo "Kajto flugas" disponeblas en la reta diskoservo de Vinilkosmo:
vkkd127.bane

La bita albumo "Kajto flugas" disponeblas elŝute (MP3 kaj ogg) ĉe :

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP