KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Dimanĉe 28an de marto okazis la registrado de la sopranaj voĉoj de Zdravka Bojĉeva (de MEL) kaj de Linda Le Nepveu por la kanto "Kvin jarcentoj",
la nova aperonta albumeto de BaRok-Projekto baldaŭ ĉe VINILKOSMO
 
P1200052pcr
Linda kaj Zdravka (de MEL)
 
P1200070pcr2
Linda
 
 
P1200058pcr
Zdravka  (MEL)
 

5a de marto 2021 - Ĵus aperis " Sola hirund' " (Oficiala muzikvideo) - BaRok-Projekto
 
Sola Hirund kovrilo500px

 

La muzikvideo " Sola hirund' " venas por anonci la finpreparojn de la bita albumeto Kvin jarcentoj de la potencmetala bando BaRok-Projekto (el Brazilo).
En tiu ĉi kanto estis speciala kontribuo de Kimera kaj Fred Mika, sperta brazila drumisto de la rokbando Sunroad..
 

" Sola hirund' " (Oficiala muzikvideo) - BaRok-Projekto

 

La registrado de Kvin jarcentoj  bone evoluas kaj  finiĝos  post kelkaj semajnoj.
Ĝi disponeblos ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto.html
Vi ankaux povas spekti fotojn kaj videojn  de la kulisoj de la projekto ĉi tie :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/175-barok-projekto-sola-hirund-el-la-kulisoj.html

Por mendi T-ĉemizoj de BaRok-Projekto iru en la retbutikon ĉe :  https://barokprojekto-net.lojaintegrada.com.br/

BaRok-Projekto - "Sola Hirund" el la kulisoj

De kelkaj semajnoj  BaRok-Projekto preparas muzikvideon por anonci la baldaŭan aperon de nova albumeto kiu  titoliĝos KVIN JARCENTOJ

Rafel Milhomen gitarludanteRafael2pc

Jen ĉi sube kelkaj fotoj kaj prezent-video pri la kulisoj dum la finpreparoj kaj miks-laboro de la kanto " Sola hirund' ", el la baldaŭ aperonta albumeto.

 

Gastmuzikisto, Fred Mika la fama drumisto de la rokbando SunroadFred Mikapc

 

Muniz ĉe basgitaro
Muniz2pc

 
La muzikvideo " Sola hirund' " aperos la 5an de Marto 2021 kiel anonco de la alveno de la albumeto.

La miksado kaj mastrigado de la kanto okazis en Studio de La Trappe / Vinilkosmo fare de Triboulet.

Parolas Rafael Milhomem kaj Kimera , Sonmastrumas Triboulet.  Video realigita de Vinilkosmo la 21an /02/2021

 

La gastkantistino Kimera dum registrado de la kanto " Sola Hirund'  " en sia hejmstudio (en Milano, Italio) Kimerapc

 

La artista paĝo de la bando BaRok-Projekto kun la eldonitaj albumoj disponeblaj:
 
 
 

Montes Insania - "Fikcia Erao" - Post nigra metalo

Montes Insania - Fikcia Erao - (2018)  - post nigra metalo

(Originala recenzo el la VK-blogo "Symbol Of Domination"
(https://vk.com/montesinsania?w=wall-85412293_827); traduko fare de V. Koŝ)

Fikcia Erao Montes Insania500
Albumo Fikcia Erao

Montes Insania estas dekomence rusa-ukraina projekto aperinta printempe de 2013.  En 2018 en la grupo restis unu homo. Dum tiu tempo estis eldonitaj 2 albumoj Song From Behind A Gray Veil, Absurdum kaj albumeto I Am Empty. Post tri jaroj de apero de la lasta plenformata albumo la projekto Montes Insania revenis kun koncepteca post nigra metala albumo en Esperanto.

Eldonita en 2018 Fikcia Erao estas atentoturno al metateksto de ĉiu moderna muziko, al muzika baroko, al Malnova Testamento de la peza muziko – Johann Sebastian Bach.
Tio estas rabia je sia agreso, avangarda kunplekto de ĉiuj stiloj de metalo, akademiaj kaj postakademiaj harmonioj, tio estas sonata komponado, plenplena je eksploda batado, tio estas freneza kantada deklamado kaj terura graŭlado super profundaj partoj de orgeno kaj kordinstrumentoj. Tio ne estas simfonia metalo, sed kontraŭsimfonia, metasimfonia, en kiu simfoniaj partoj estas inversigitaj, ne erodantaj akrajn angulojn, sed male, plenigantaj la komponaĵojn per rigoreco kaj perverseco, kiuj estis konataj nur ĉe aŭroro de la ekzisto de muziko. 

Esperanto estis elektita kiel lingvo sen kromnotacioj, sen superfluaj koloroj kiuj asocius al iu historia periodo aŭ kulturo; elektita kiel la plej abstrakta el lingvoj – por rakonti muzikan historion neniel ligitan al la ekzistanta kulturo, ne kunligitan al iu tavolo de la arto, verecan historion pri la realeco kaj ĝia konado; pri iluzioj kaj metafiziko, pri kaoso, vakuo kaj lukto de la homo en la sencela universo - pri lukto, kiu povas esti pravigita nur estetike - per muziko la plej senkompromisa, la plej multtavola, la plej neatendita kaj absurde peza, malhomece malproksima de kategorioj de muziko de feliĉo aŭ sufero, paco aŭ rabieco. Per muziko ekskluzive de estetikaj kategorioj, en kiu beleco kaj kripleco ne estas avara respegulo de la realo, sed memcelo de la arto. 

La plej proksimaj muzikaj orientiloj estas Septic Fleshhttps://youtu.be/bzJqA5kL2S4 ), Fleshgod Apocalypsehttps://youtu.be/NYEhQDsOqiU ), Keep Of Kalessinhttps://youtu.be/ouM62lI6ko0 ), Arcturushttps://youtu.be/pg863NfNkFc ) .

La albumo Fikcia Erao disponeblas ĉe :

La eldonjeo Satanath : http://satanath.com/sodp/item/sodp113

ĉe Bandcamp : https://symbolofdomination.bandcamp.com/album/sodp113-montes-insania-fikcia-erao-2018

Paĝo de la bando ĉe VK - https://vk.com/montesinsania

Grava Komunikaĵo pri la sanstato de Martin Wiese.

Martin la talpoj
Fotis Ivo Miesen: koncerto de Martin & la Talpoj  dum FESTO 2010 en Donneville (Okcitanio).

Ni ricevis informojn de Per Aarne Fritzon pri la sanstato de Martin Wiese de "Martin & la talpoj" kaj membro de la tiamaj "Amplifiki" kaj "Persone".
Dum la jarfinaj festoj Martin malsaniĝis pro la kronviruso.
Eble kaŭze de tio li en la unuaj tagoj de januaro eksuferis neregeblajn tremiĝojn de la tuta korpo kaj aliajn simptomojn de severa sankolapso.

De tiam li estas flegata en malsanulejo, plejparte en la sekcio neŭrologia, ekde hieraŭ en centro de readaptado.
Dum la unuaj tri semajnoj ĉiuj informoj venis tra lia koramikino Gabriella, ĉar nur kun ŝi li havis fortojn interkomuniki. Kiel vi povas imagi, ŝi kaj ĉiuj ni informitoj estis tre maltrankvilaj pro Martin, kies stato fluktuis de tago al tago.

La 21-an de januaro Martin tamen surprizis Per Aarne per telefonalvoko kaj post tio ili interparolis la pasintan mardon kaj do denove hodiaŭ. Ni tre ĝojas povi diri sincere, ke jam nur laŭ lia voĉo kaj parolmaniero Per Aarne mem povis aŭdi klare rimarkeblan progreson en lia ĝenerala stato kaj farto inter la unua interparolo kaj la tria.
Martin mem esprimas fidon kaj optimismon. Specialistoj diversfakaj kunlaboras por certigi la helpon, kiun li bezonas. Lia firma intenco estas resaniĝi, ĉu rapide aŭ iom post iom ne gravas.

Momente tamen ĉio korpmotora daŭre malfacilas por Martin kaj postulas fortan kaj lacigan koncentriĝon.
Li ne povas teni la ekvilibron starante aŭ piedirante sen helpo de apogstativo. Senŝeligo de oranĝo estas fiera atingo.

Martin ĝojas pro ricevitaj tekstmesaĝoj, sed pro la tremiĝoj li ne kapablas manipuli la telefonon sufiĉe precize por tajpadi respondojn.

Martin sendas siajn plej varmegajn salutojn al ĉiuj siaj ŝatantoj kaj fanoj! Tial ni informas la espo-muzikan mondon por sciigi kial li ne respondas al komunikoj kaj ke nun ankoraŭ ne antaŭdireblas, kiam li denove povos reokupiĝi pri siaj muzikaj projektoj.

Informas Per Aarne Fritzon kaj Floréal Martorell

Per Aarne Fritzon kaj Martin Wiese
Sur la foto Per Aarne kaj Martin

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP