KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Grava informo al aliĝantoj de la ABONKLUBO

 
Al aliĝantoj de la ABONKLUBO,
ni informas ke dum pluraj semajnoj okazos malfruo por la liverado de la novaj eldonoj de Vinilkosmo ĉe la muzika platformo diMusic (Divercities) pro la konsekvencoj de la incendio de OVH (provizanto/gastiganto de grandaj informadikaj serviloj en Strasburgo). Vi povas legi pri la incendio en ĉi tiuj du artikoloj (ligiloj ĉi sube), kaj pri la impakto en diversaj gravaj kaj famaj TTTejoj.
Multaj teknikaj teamoj laboregas tage kaj nokte por ĉion ripari kaj reaktivigi ĉion  kiel eble plej rapide...

Pro tio ankoraŭ ne aperas en la katalogo ĉe la ABONKLUBO la unuopaĵo de Kjara "Mozaiko" kaj la albumeto de Mayoma Marta kaj JoMo aperonta la 30an de aprilo. Ni petas al niaj abonantoj iom da pacienco, post kelkaj semajnoj ĉio reenordiĝos kaj la novaj albumoj disponeblos ĉe la justa elsendfluejo Divercities Music (Muzik diverseco).
 
Artikoloj pri la incendio:
1 Fe47Ebw5v9EHSCW71qhUDg
 
 
 
 
ovh incendie panne librairies bibliotheque editeurs 6049df58e4898806529702
En 2021 okazis nova kunlaboro inter Mayoma kaj jOmO, sed aldone kun Marta, filino de jOmO, kiu kantis la novajn komponaĵojn.
MArta, JOmo, MAYOMA kaj Vinilkosmo antaŭanoncas la aperon de la albumeto MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n por la 30a de aprlio 2021, dato de la oficiala apero. Jen kulisa video kun fragmentoj de la kantoj "La usonaj nigruloj" kaj "Diru al mi la veron" verkitaj kaj komponitaj de Théophile Mayoma.
 

Al kiki - Christine Vidotto (07/11/1960 – 01/04/2021)

P1160557crpcr2
KiKi (Christine Vidotto - 07/11/1960 – 01/04/2021)

Kun tre granda ĉagreno,  aflikto kaj tristeco ni anoncas la forpason de nia kara amikino  Christine Vidotto,  (konata ankaŭ  kiel KiKi) estraranino de EUROKKA (kasistino).

Ŝi forpasis subite kaj neatendite hieraŭ en la mateno (1an de aprilo 2021).

Ŝi  estis  tre homeca, gaja kaj  humura  persono kaj tre aktiva  esperantistino..
Mi instruis esperanton al ŝi (kune kun JoMo) en Tuluzo  ekde 1988. Ŝi rapide envolviĝis  en agadon por esperanto per  la starigo,  gvidado kaj plenumado kun Jean Garcia kaj mi (Flo) de la tuluza radio-programo « Esperanto-Magazino de Tuluzo » ĉe Radio FMR unue  ekde 1988 kaj sekve pli poste ankaŭ  ĉe Radio Canal Sud (Suda  Kanalo). IMG 0004r2
                                                                                             KiKi dum la  radio-elsendo "Esperanto-Magazino de Tuluzo" en Canal Sud.

Kiki ankaŭ aktive kunlaboris en la organizado de la arta programo en la teamo de EUROKKA por UK en Montpellier en 1998.
Ankaŭ ŝi estis unu el la ĉefaj pilieroj de la organizado de la kultura Arta Festivalo de Esperanto (KAFE) okazinta en Tuluzo en la jaro 2000.

Dum longaj jaroj ankaŭ  ŝi aktivis en la estraro de EKC  (Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo). Kiki ankaŭ estis aktorino  en la Tuluza Teatro-Trupo  (TTT) kaj ludis  plurajn teatraĵojn kun  Arno Lagrange,   Samia Harir, Flavie Audibert, ge-Martinez, Rikardo Cash, ktp…)  kaj teatrumis en  diversaj kulturaj aranĝoj du pluraj jaroj en  katalunio, Francio, KEF en Helsinko, UK en Estonio, Arkones en Poznano, Franc-Germana Eŭropa kongreso en Germanio, ktp..

TTTr
Ĉ
i tie estas prezento de TTT kaj de la teatraĵo "La familia etoso" : 
http://esperanto.toulouse.free.fr/TeatroTrupoTuluzo/FamiliaEtoso.php

 

PICT8580r
Vojaĝo al KEF  kun Samja kaj Kiki por la TTT

 

 Intervjuo  de Kiki kaj JoMo  pri la okcitana lingvo regata de ambaŭ,  fare de Farri (Kis-TV)

 

Prezento de la estraro de EUROKKA  (kun Kiki)

Por ni ĉiuj  estas  granda perdo  de tre proksima amikino precipe por  la EUROKKA kaj VINILKOSMO-teamanoj. 
Ni volas honorigi ŝin rememorigante plej gajajn kaj  kulturajn aventurojn  kune travivitajn en  tiuj   pli ol 30 jaroj da amikeco kaj kunlaborado…

Kiki por ĉiam  estos vi en niaj koroj .. ni  amas vin …

Flo !
(Floréal Martorell)

Nome de la EUROKKA kaj VINILKOSMO-teamo

Mozaiko Kjara 250px

Hodiaŭ la 14an de aprilo 2021 okazas la oficiala apero de la bita unuopaĵo Mozaiko de KJARA ĉe VINILKOSMO.

Mozaiko
estas la nova kanto de Kjara Tradukita/adaptita en esperanto de Federico Gobbo,

Ĝi oficiale aperas sub formo de unuopaĵo du jarojn post ŝia unua esperanta albumo (Blua Horizonto) en la tago kiu memorigas la forpason de Ludwik Lejzer Zamenhof, la fondinto de esperanto.

Malkovru, aŭskultu kaj mendu la unuopaĵon Mozaiko tuj ĉe:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kjara/2-mozaiko.html

Artista paĝo de Kjara: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kjara.html

Abonantoj de la ABONKLUBO trovos ĝin ĉe :
https://music.divercities.eu/artists/335036

 

La unuopaĵo "Mozaiko" de Kjara  aperos la 14an de aprilo 2021 ĉe VINILKOSMO, restu atentaj!

facebook copertina espr.png

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP