
Albumo ref.: VKKD101-037
Albumo 18 titoloj – 65:03 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj
ETERNE RIMA – Tokio (Japanio)
Kunproduktado Eterne Rima / Vinilkosmo © 2010
KD-ALBUMO - 13,33€ sen AVI
PLENA ALBUMO MP3 - 10€
Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato: OGG , FLAC , aŭ Justa Elsendfluo. (ABONKLUBO)
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.
Jen ĉi tie la unua albumo de ETERNE RIMA Samideano rekte el Tokio. krunk-Hiphopo
La KoDisko disponeblas ĉe www.vinilkosmo.com!!!
Samideano estas la unua esperanta KD-albumo reprezentanta la ege popularan nuntempe hiphopan ĝenron nomatan Dirty South, kiu emerĝis el ŝtatoj de Usona Sudo kaj rapide disvastiĝis al la tuta terglobo. Eterne Rima kunigas en ĉi tiun albumon muzikajn stilojn de krunko kaj arenbio kun lertaj esperantaj reptekstoj. Laŭ la hodiaŭa modo en hiphopo, Eterne Rima repas ofte pri mono kaj riĉa vivstilo, kion vi povas aŭdi ekzemple en Reĝo de la strat’, Ne kalkulu, aŭ tipe krunkstila Promesita al mono. Tekstoj tuŝas temojn ankaŭ de rilatoj inter virino kaj viro: Ho kara mia, vidu, En vi estas ŝik’, aŭ Ŝia ĉiel’.
Kompreneble ne mankas temoj pri esperanto kaj problemoj de esperantistoj. En furora arenbia kanto Samideano aperas la temo de finvenkismo kaj raŭmismo; en Jam ne plu estas mok’ kaj Vera senc’ vi aŭdos akran senkomptatan kritikon kontraŭ mokantoj de esperanto kaj eternaj komencantoj. Plie, vi trovos diversajn aliajn interesajn kantojn kaj aldone tri remiksojn.
18 titoloj kaj 15 duoninstrumentaj MP3-versioj por karaoko – jen longa, pli ol unuhora freŝa materialo kun la plej moderna krunka hiphopo en la internacia lingvo esperanto. Ĉi tiun diskon vi devas nepre havi!
Eterne Rima estas :
Igor Wasilewski: aŭtoro de la tekstoj, komponisto, sintezilo, drummaŝino, samplado, programado, repado kaj korusoj
Registrado kaj miksado de januaro ĝis decembro 2009 en Sonstudio: Studio Espo-Lunatiko (Tokio - Japanio)
Soninĝeniero : Igor Wasilewski
Mastrigado : Triboulet - Studio de La Trappe / Vinilkosmo (Donneville / Francio) en februaro 2010
Grafika koncepto de la Libreto kaj kovrilo : Sachiko Hirata
Fotoj : Sachiko Hirata
1 - Samideano
10,00 €
Albumo 18 titoloj ogg Vorbis - elŝutado de ZIP-dosiero Ogg
10,00 €
Elŝutado 15 titoloj instrumentaj mp3 por karaokeo
1,00 €
mp3 versio por karaokeo- elŝuti mp3 muzikon
1,00 €
mp3 versio por karaokeo- elŝuti mp3 muzikon
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :