KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Albumo ref.: VKKD125-059
KD 14 titoloj – 46:28 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj
Superbazaro - Martin & la talpoj Superbazaro - Martin & la talpoj – Stokholmo (Svedio)
Poduktita de Martin & la talpoj/Vinilkosmo © 2014

KD-ALBUMO - 13.34€ sen AVI bouton caddie rouge

PLENA ALBUMO MP3 - 10 € bouton caddie rouge

 Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ  Justa Elsendfluo (ABONKLUBO).
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.




La longe atendita dua albumo de Martin & la Talpoj, Superbazaro , finfine haveblas.
Ĝi estas la rezulto de plurjara verkado, komponado, kaj registrado de 14 pecoj, pluraj el ili jam publike furorintaj de koncertoj kaj interreto. Kiel en la unua albumo, la kantaĵoj de Superbazaro kovras vastan tembran spektron, de tenera akustika folkloreco ĝis la plej energiplena alternativroko. Tamen ĉiuj pecoj portas la tipajn trajtojn de Martin-kreaĵoj: fortaj melodioj, altnivela poezio, kaj multe da emocioj.

La plej multaj de la albumaj kantoj estis neniam antaŭe registritaj. Kelkaj, kiel ”Sub la ponto” kaj ”Nova jaro”, jam aperis kiel skizoj interrete, sed aperas nun plene prilaboritaj, kaj la titolkanto estis tute reregistrita por la albumo kun plena rokbando.

La kerno de la bando estas Martin Wiese (voĉo, gitaroj kaj diversaj aliaj instrumentoj), Johan Lagerdahl (basgitaro) kaj Mattias Levin (drumo). Krom ili kontibuas pluraj aliaj muzikistoj, el kiuj kelkaj estas famaj artistoj en Esperantujo!

Martin & la talpoj en ĉi tiu albumo estas:
Martin Wiese: ĉefaj kaj harmoniaj voĉoj, akustikaj kaj elektraj gitaroj, e-arĉo, mandolino, basgitaro (5, 7, 8), perkutiloj (7,8,11), klavaroj/sinteziloj (2, 9, 11, 14), drummaŝino (11)
Johan Lagerdahl: basgitaro (1, 2, 4, 6, 10, 13)
Mattias Levin: drumo (1, 2, 4, 6, 10, 13)
Eric Languillat: klavaroj/sinteziloj (3, 4, 6), harmoniaj voĉoj (4, 6)
Fred Saboonchi: klavaroj/sinteziloj (5, 8, 13)
Anders Grop: kontrabaso (3)
Ĵomart Amzejev: harmoniaj voĉoj (3)
Johanna Möller: violonĉelo (12)

La bazaj trakoj de 1,2, 4,6, 10 kaj 13 estas registritaj en studio Riddarborgen de Karl Larsson.
Ĉio alia estas registrita en diversaj provludejoj, hejmstudioj kaj dormĉambroj de la diversaj kontribuantoj.

Miksado : en Studio de la Trappe/Vinilkosmo, Donneville (Toulouse)
Soninĝeniero: Triboulet
Mastrigado: Alexis Bardinet ĉe studio Globe Audio en Bordozo (Francio).

Koncepto kaj realigado de la kovrilo kaj KD-libreto: : Johanna Möller

2- Superbazaro

13,34 €
KD Albumo 14 titoloj - Aĉeto de la KD
10,00 €
10,00 €
Plena albumo 14 titoloj ogg - elŝutado de ZIP-dosiero OGG
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP